Amira HASS (en hebrea: עמירה הס‎; 28a de Junio 1956) estas israela ĵurnalisto kaj verkisto, konata ĉefe pro siaj kolumnoj en la ĵurnalo "Haaretz" kiuj temas pri aferoj de Palestinanoj en Cisjordanio kaj Gaza Zono, kie ŝi fakte loĝis dum preskaŭ tridek jaroj.

Amira Hass
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1956 (1956-06-28) (67-jaraĝa)
en Jerusalemo
Lingvoj hebrea vd
Loĝloko RamallahTel-Avivo vd
Ŝtataneco Israelo vd
Alma mater Hebrea Universitato de Jerusalemo vd
Familio
Patrino Hanna Levy-Hass vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalistopublikigisto vd
Aktiva dum 1989– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi devenas el gepatroj survivantoj de la Holokaŭsto. Ŝi edukiĝis en la Hebrea Universitato de Jerusalemo.

Frustrita pro la okazintaĵoj de la unua Intifado kaj partikulare pro tio ke ŝi konsideris maltaŭga la traktadon de la afero fare de la komunikiloj de Israelo, ŝi ekreportis el la Palestinaj teritorioj en 1991. En 2003 ŝi estis la nua juda israela ĵurnalisto kiu vivis la tutan tempon inter Palestinanoj, en Gazo el 1993 ĝis 1997 kaj en Ramalaho ekde tiam.[1] En 2006 ŝi komparis la politikon de Israelo al la Palestina loĝantaro kun tiuj de Sudafriko dum la epoko de la Apartismo, dirante, "La Palestinanoj, kiel popolo, estas dividitan en subgrupoj, io kiu memorigas pri Sudafriko sub la regado de la apartismo."[2]

Notoj redakti

  1. "Israeli Journalist Amira Hass Awarded World Press Freedom Prize 2003". UNESCO.
  2. "Criticism of Israel Is not 'anti-Semitism'". Arab News. 5a de Septembro 2006. Arkivita el la originalo en 3a de Decembro 2009.