Andau

komunumo de Aŭstrio
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Antau.

Andau, hungare Mosontarcsa estas komunumo en Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Burgenland kaj al la distrikto Neusiedl am See. Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 2 285 loĝantoj.

Andau
la loka kirko
la loka kirko
la loka kirko
Foira komunumo • komunumo de Aŭstrio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 7163
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 285  (2018) [+]
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 47′ N, 17° 2′ O (mapo)47.77638888888917.03Koordinatoj: 47° 47′ N, 17° 2′ O (mapo) [+]
Alto 116 m [+]
Areo 47,3 km² (4 730 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Andau (Aŭstrio)
Andau (Aŭstrio)
DEC
Andau
Andau
Situo de Andau

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Andau [+]
vdr

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ hungara-aŭstra limo, laŭ ĉefvojo Fertőd-Mosonmagyaróvár, la lasta estas proksime.

Historio redakti

La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko, poste romianoj loĝadis tie. En 896 hungaraj triboj okupis Karpatan basenon. La unua mencio pri la setlejo devenis el 1487 en formo Zentho. En 1529 kaj en 1683 la turkoj, en 1848 banuso Josip Jelačić detruis ĝin. En 1910 2397 da loĝantoj loĝis, plej parte aŭstroj. Ĝis 1920 ĝi apartenis al Moson, al distrikto de Magyaróvár. Poste Andau trovis sin en Aŭstrio, laŭ la landlimo.

Vidindaĵo estas katolika preĝejo omaĝe al Sankta Nikolao el 1747, poste plurfoje trakonstruita - en 1931 aldoniĝis du turoj sur rondaj fundamentoj kiuj igis la preĝejon esti la unua modernisma kirko de Burgenlando. Apud la vilaĝo sala lago troviĝas.

1956-2008 redakti

Fine de 1956 miloj trapasis la limon el Hungario. Estis tie malgranda ponto inter la du ŝtatoj. Iam la ponto malaperis, sed nuntempe oni konstruis novan ponton kaj monumenton. Inter 1948-1989 tie Fera kurteno troviĝis. Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al zono de Schengen, la limoj ĉesis.

Ĝemelkomunumo redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
center>Tute nova ponto de Andau