Andor Balajthy
hungara aktoro
Andor Balajthy [balajti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balajthy Andor estis hungara aktoro, pupteatristo. Lia familia nomvarianto estis Havasi [havaŝi].
Andor Balajthy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de majo 1919 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de aŭgusto 1975 (56-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Andor Balajthy[1][2] naskiĝis la 23-an de majo 1919 en Budapeŝto, li mortis la 28-an de aŭgusto 1975 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Andor Balajthy akiris aktoran diplomon en lernejo de aktorasocio en 1940. Post la diplomo li estis bonvivanto en provincaj teatroj, depost la 2-a mondmilito en malpli gravaj ĉefurbaj teatroj. En 1948 li estis fondinta membro de Pupteatro (Budapeŝto), kie li komence estis pupaktoro por plenkreskuloj, baldaŭ por infanoj. Li ricevis premion en 1955.
Liaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare: Somermeznokta sonĝo - Philostrat, Zuboly
- Alexandre Dumas (patro): Les trois mousquetaires - Porthos
- Jonathan Swift - György Kardos G. - Emil Petrovics: Gulliver Liliputban - Botabotáb
- Fratoj Grimm - Amy Károlyi: Hófehérke és a hét törpe - Nembaj
- Sándor Petőfi - Géza Képes: János vitéz turko
Liaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Dolarpaĉjo (1956)
- Egér és oroszlán (1957)
- Mi újság a Futrinka utcában? (televizia serio, (1962-1964) - urso