Andor Sárosy
Andor Sárosy [ŝAroŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárosy Andor estis hungara aktoro, operkantisto (baritono). Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Staufer András Ágoston, lia baldaŭa familia nomvarianto estis Sárossy.
Andor Sárosy | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Staufer András Ágoston |
Naskiĝo | la 16-an de decembro 1885 en ![]() |
Morto | la 30-an de novembro 1967 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | aktoro operkantisto ![]() |
Andor Sárosy [1] naskiĝis la 16-an de decembro 1885 en Budapeŝto, li mortis la 30-an de novembro 1967 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAndor Sárosy lernis en privata aktorlernejo de Szidi Rákosi en sia naskiĝurbo, en 1905 li debutis kiel aktoro en Pozsony en trupo de Péter Andorffy. Baldaŭ li havis kantistajn rolojn en Budapeŝto. Li batalis dum la 1-a mondmilito, poste li estis militkaptito, ankaŭ tie li partoprenis en amatoraj spektajkoj. Hejmenveninta li kantis operojn en Teatro Városi kaj Reĝa Operejo de Budapeŝto. Intertempe li havis ankaŭ kabaredajn kaj filmajn rolojn. Depost la 2-a mondmilito li estis ignorita, li vivis en mizereco.
Li edziĝis dufoje, laste en 1922.
Elektitaj teatraj roloj
redaktiElektitaj kinfilmaj roloj
redakti- Csak nővel ne! (1924)
- Hyppolit, la lakeo (1931) - amiko de Schneider
- Éjféli keringő (1944) - drinkejisto
- Szerelemcsütörtök (1959)