András Bordás
András Bordás [andrAŝ bordAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bordás András estis hungara tornisto, staĥanovisto.
András Bordás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de aprilo 1921 en Prejmer |
Morto | 26-an de oktobro 1956 (35-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | Pafvundo |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | tornisto |
András Bordás[1] naskiĝis la 25-an de aprilo 1921 en Prejmer (Rumanio), li mortis la 26-an de oktobro 1956 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAndrás Bordás apartenis al la hungara minoritato en Rumanio. Dum la frua socialismo li estis lerta tornisto en fabriko en Csepel (distrikto) kaj li partoprenis en la staĥanovista movado. Li ricevis ŝtatan premion en 1953, premion Kossuth en 1954. Dum la hungara revolucio de 1956 li mortis en nekonataj cirkonstancoj, supozeble li estis mortpafita. Depost fino de la revolucio la revenintaj komunistoj deklaris lin martiro kaj strato kaj lernejo prenis la nomon "Bordás András". Depost fino de la socialismo ambaŭ estis forigitaj.