András Péter
András Péter [andrAŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Péter András estis hungara terposedanto.
András Péter | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de marto 1840 en Szeghalom |
Morto | 3-an de julio 1916 (76-jaraĝa) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | terposedanto |
András Péter naskiĝis la 18-an de marto 1840 en Szeghalom, li mortis la 13-an de julio 1916.
Biografio
redaktiAndrás Péter maturiĝis en Kalvinana kolegio de Debrecen en 1856, poste li hejmenvenis kaj laboris en la familia bieno. En 1874 li estis elektita loka deputito, eĉ li estis vilaĝestro inter 1879-1884. Li aĉetis plian bienon kaj li riĉiĝis. Intertempe pro vidviĝo li edziĝis dufoje, tamen sen idoj. Li testamentis sian havaĵon por konstruota loka gimnazio, kiu malfermis post sia morto en 1926.