Andrea EDENHARTER (naskiĝinta la 22-an de januaro 1985 en Amberg) estas germana juristino kaj universitata profesorino.

Andrea Edenharter
Persona informo
Naskiĝo 22-an de januaro 1985 (1985-01-22) (39-jaraĝa)
en Amberg
Alma mater Universitato de Regensburg
Okupo
Okupo juristo
vdr

Vivo redakti

Edenharter studis jursciencojn ĉe Ratisbona universitato, kie ŝi doktoriĝis en la 2013-a jaro ĉe Robert Uerpmann-Wittzack kaj habilitiĝis en 2017. Esplorvojaĝoj kondukis ŝin Bernon kaj Oksfordon.[1] Post anstataŭiga docentado ĉe la universitatoj de Heidelberg kaj Jena ŝi iĝis en 2019 profesorino pri administra juro, antaŭ ĉio ekonomie kaj ĝenerale. Kroma okupiĝfokuso kuŝis pri ŝtataj teorioj kio igis vokiĝon ŝian al la telealtlernejo je Hagen.[2]

Docentadtemaro redakti

Ŝiaj fakfokusoj kuŝas en la kadro de konstruleĝaro[3], eŭropunia juro, protekto de bazaj rajtoj (germanuj- kaj eŭropskale)[4] kaj eklezia juro. En tiu ĉi kunteksto ŝi prenis klaran pozicion koncerne la konflikton inter Federacia Konstitucia Kortumo de Germanio kaj Eŭropa Kortumo pri ekleziaj dungokondiĉoj.[5] Ŝia premiita[6] disertaĵo pri defioj juraj pro demografiŝanĝoj en Germanujo eĉ servis kiel bazo por laboraĵo de fakulkomisiono de Bundestag en la 2016-a jaro.[7]

Edenharter aninas en la estraro de Dimitris-Tsatsos-instituto pri eŭropaj konstitucisciencoj en Hagen.

Verkoj (elekto) redakti

  • Der demografische Wandel als Herausforderung für das Raumordnungsrecht und das Baurecht. Duncker & Humblot, Berlin 2014, ISBN 978-3-428-14294-1.
  • Grundrechtsschutz im föderalen Mehrebenensystem. Mohr Siebeck, Tübingen 2018, ISBN 978-3-16-156013-2.

Referencoj redakti

  1. Institute of European and Comparative Law (eld.): Annual Report 2016–2017, Oksfordo 2017, p. 57 (ĉi tie interrete)
  2. Andrea Edenharter - FernUniversität en Hagen
  3. Edenharter 2014
  4. Edenharter 2018
  5. https://verfassungsblog.de/author/andrea-edenharter
  6. http://www.akademie-bayern.de/news_archiv_detail.php?i=168&y=2014[rompita ligilo]
  7. Deutscher Bundestag (eld.): Umweltgutachten 2016 des Sachverständigenrates für Umweltfragen, p. 171 kaj 182 (tie ĉi interrete: Bundestag Drucksache 18/8500)

Eksteraj ligiloj redakti