Andrea Petković
germana tenisistino
Andrea Petković - serbe cirile Андреа Петковић - estas germana tenisistino. Ŝi naskiĝis la 9-an de septembro 1987 , do nun estas 36-jara. Naskiĝinta en Tuzla, en la tiama SFR Jugoslavio de serba patro Zoran, profesia tenisa trejnisto, kaj bosnia patrino Amira, ŝi kun la gepatroj moviĝis al Darmstadt [DARMŝtat], Germanio, kiam ŝi estis ses monatojn aĝa. La patro tie dungiĝis kiel trejnisto en tenisa klubo. Ŝi daŭre restis tie, estis tre sukcesa lernantino en la germana lerneja sistemo kaj en 2001 ricevis germanan civitanecon. Ekde kiam ŝi estis 18-jara, do ekde la jaro 2006 ĝis en 2022 ŝi estis tenisa profesiulo.
Andrea Petković | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 9-an de septembro 1987 (36-jaraĝa) en Tuzla, ![]() |
Lingvoj | germana |
Loĝloko | Darmstadt |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Alma mater | Distanca Universitato Hagen ![]() |
Okupo | |
Okupo | tenisisto (2006–) ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.andreapetkovic.de |
Nun ŝi profesie estas verkistino kaj televida prezentistino.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo (germane)
- profilo de Andrea Petković en la retejo de la Virina Tenisa Asocio (angle)