Andreas Ellinger

germana verkisto

Andreas ELLINGER (naskiĝinta en 1526 en Orlamünde; mortinta la 12-an de marto 1582 en Jena) estis germana medicinisto kaj poeto de latinaĵoj.

Andreas Ellinger
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1526 (1526-01-01)
en Orlamünde, Sankta Romia Imperio
Morto 12-an de marto 1582 (1582-03-12) (56-jaraĝa)
en Jena, Sankta Romia Imperio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Leipzig vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Ellinger ekstudentis en la 8.12.1544 ĉe la Universitato de Wittenberg akirante samloke en la 19.2.1549 la titolon de bakalaŭro ĉe la filozofia fakultato. Poste li iris je la Universitato de Lepsiko kie li doktoriĝis en 1557 pri medicino. Poste li aktivis kiel praktikanta kuracisto en Lepsiko kaj tiom famis ke oni vokis lin eksterorda profesoro je la akademio.

En 1569 li iris kiel orda profesoro je la Universitato de Jena, kie li agadis ĝismorte estante tri fojojn rektoro. Kiel medicinisto li propagandis la ideojn de Paracelsus. Dum la vitenberga tempo li trovis personan aliron al la poezio kaj klopodis kiel Adam SiberGeorg Fabricius revivigi la fruan kristanan verkadon de himnoj.

Verkoj (elekto) redakti

  • Hymnorum ecclesiasticorum ab A. E. emendatorum libri III. Frankfurt/Main 1578.
  • Praecipua Catechismi capita et Septem Sapientum Dicta variis carminum generibus pro pueris reddita. Magdeburg 1546, Erfurt 1560.
  • Divini Hippocratis aphorismorum…selectarum…paraphrasis poetica…Hippocratis prognosticorum paraphrasis poetica. Frankfurt/Main 1579.
  • Rathschlag…wie man sich zur Zeit der Pest praeservirt. Leipzig 1587.

Literaturo redakti

  • Walther Killy: Literaturlexikon: Autoren und Werke deutscher Sprache. (15 Bände) Bertelsmann-Lexikon-Verlag, Gütersloh / München 1988–1991 (KD-ROM: Berlin 1998, ISBN 3-932544-13-7) Bd. 3 p. 238
  • August Hirsch: Ellinger, Andreas. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 6, Duncker & Humblot, Leipzig 1877, S. 53.

Eksteraj ligiloj redakti