Andreas FRITSCH (naskiĝinta la 2-an de septembro 1941 en Góra) estas germana klasika filologo kun fokuso pri la latina lingvo kaj ties instruado.

Andreas Fritsch
Fritsch dum la federacia kongreso de la germanaj klasikaj filologoj, en Freiburg im Breisgau
Fritsch dum la federacia kongreso de la germanaj klasikaj filologoj, en Freiburg im Breisgau
Persona informo
Naskiĝo 2-an de septembro 1941 (1941-09-02) (82-jaraĝa)
en Góra
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto
vdr

Vivo kaj profesia agado redakti

Post la abiturienta ekzameno en Berlino (1960) li studis ĉe la uestberlina universitato kiel ankaŭ en Münster (Vestfalio) pedagogion kaj frue specialiĝis pri la fako latina lingvo. Post la unua ŝtata ekzameno (1964) kaj la dua (1966) li ekinstruistis gimnazie. Ekde 1969 li instruis ĉe la Pedagogia altlernejo de Berlino, profesoriĝinte en 1972. Krome li ekde 1970 prelegis pri la didaktiko de la latina ĉe la uestberlina universitato. Tie de 1980-2007 li profesoris, ekde 1987 kun la titolo Ordentlicher Universitätsprofessor. Flanke li tute ne rezignis pri praktikaj spertoj, sed jes ja ankaŭ instruis en lernejoj. De 2001-07 li trejnis ankaŭ ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino la instruontojn de la latina lingvo.

En la uestberlina altlernejo Fritsch ofte estis afergvidanta direktoro de la institutoj Institut für Sprach- und Literaturdidaktik, Zentralinstitut für Fachdidaktiken kaj Institut für Griechische und Lateinische Philologie.

Fakaj interesoj redakti

Jenas kelkaj fokusoj esploradaj de Fritsch:

  • historio kaj didaktiko de la latina lingvo, aparte kritika prov- kaj tralegado de lernolibroj de la latina kaj evoluigo de strategioj por ties plibonigo
  • Fedro (fablisto) kiel lerneja aŭtoro
  • legado de la Vulgato en lernejoj
  • Latinitas viva - helpiloj por paroli en la latina lingvo hodiaŭ
  • la instruado de la latina kaj de la helena dum la nazia tempo kaj dum Vajmara Respubliko
  • studoj pri Johano Amoso Komenio kaj la prusia lernej-reformanto Friedrich Gedike

Superregiona agado redakti

Ekde 1991 Fritsch estas redaktisto de la fakorgano de la germanaj klasikaj filologoj Mitteilungsblatt des Deutschen Altphilologenverbandes, ekde 1997 la titolo estas Forum Classicum. De 2005-13 li estris la germanan Comenius-societon, ekde 2005 li estas membro de la roma Academia Latinitati Fovendae.

Okaze de la 60-datreveno naskiĝtaga eldonitis dediĉe al li la 50-a volumo de la serio Aŭilia (kies ĉefredaktoro estas Friedrich Maier; titolo de la jubilea numero estis: Alte Texte in neuem Rahmen, eldonite de Stefan Kipf). Dek jarojn poste aperis omaĝe al Fritsch la libro Bibliographie für den Lateinunterricht 2, Clavis Didactica (Bamberg 2011; eldonis ĝin Stefan Kipf kaj Markus Schauer).

Honoroj redakti

La 2-an de decembro 2013 Fritsch distingitis per la Meritkruco de la Federacia Respubliko de Germanio (unua rango) pro siaj meritoj pri la latinaj lingvo kaj literaturo kaj la didaktiko de tio.[1]

Literaturo redakti

  • Wer ist wer? Das deutsche Who’s Who? Verlag Schmidt-Römhild, 2009/2010.
  • Who is Who in der Bundesrepublik Deutschland. 3 Ausgabe. Zug/Schweiz 1994.

Eldonistaj rondoj de lernolibroj de la latina (elekto) redakti

CURSUS. Oldenbourg Schulbuchverlag, München 2005, ISBN 3-486-87705-4.

Piednotoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Multaj titoloj de liaj publikigoj troviĝas sub: