La Andromedidoj estas meteorfluo kiu aktivas de la 25-a de septembro ĝis 6-a de decembro, kun maksimumo atingita je la 9-a de novembro. Ĝia radianto historie situis en la konstelacio de Andromedo, sed pro pertubaĵoj nun situas en la konstelacio de Kasiopeo (2013). La patra korpo estas la kometo de Biela, kiu rompis en 1842-1843.

Andromedidoj

La du partoj de la kometo de Biela
Patra korpo 3D/Biela
Radianto
Konstelacio Historie Andromedo, en 2013 Kasiopeo
Rektascensio 01h 36m
Deklinacio 37°
Ecoj
Aktiva dum 25-a de septembro ĝis 6-a de decembro
Maksimumo 9-a de novembro
Rapido 19 km/s
Zenita hora ofteco 3
Listo de meteorfluoj
vdr

La unua konata observo de la Andromedidoj okazis la 6-an de decembro 1741 en Sankt-Peterburgo, Rusio. Pluraj fortaj fluoj ankaŭ okazis en 1798, 1825, 1830, 1838 kaj 1847. Aldoniĝas du fortegaj fluoj de miloj da meteoroj ĉiuhore en 1872 kaj 1885, kiuj rezultas de la rompo de la kometo. La unua fotografaĵo de meteoro okazis dum tiu de 1885, kaptita de la Aŭstra-Hungara astronomo Ladislaus Weinek.

Ekde la 20-a jarcento la meteorfluo tiel malfortiĝis ke ĝi estas tre malbone observebla sen ilaro. Recente, la zenita hora ofteco estas ĉirkaŭ 3 meteoroj ĉiuhore. Tamen, pli aktivaj fluoj estis observitaj en 2011, 2012 kaj 2013. Sciencistoj pravidas en 2018 kaj 2023 pli fortajn meteorfluojn.

Fonto redakti

Ĉi tiu artikolo baziĝas sur la artikolo Andromedids en la anglalingva vikipedio.