Angéla Almásy [almAŝi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Almásy Angéla estis hungara tekstilartisto. Ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Markovitsné Almásy Angéla.

Angéla Almásy
Angéla Almásy
Angéla Almásy
Persona informo
Naskonomo Almásy Angéla
Naskiĝo 12-an de januaro 1940 (1940-01-12)
en Magyargencs
Morto 25-an de septembro 2009 (2009-09-25) (69-jaraĝa)
en Alsóörs
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Arta Universitato Moholy-Nagy
Okupo
Okupo artisto
vdr
Akvarelo pentrita de Angéla Almásy

Angéla Almásy[1] naskiĝis la 12-an de januaro 1940 en Magyargencs, ŝi mortis la 25-an de septembro 2009 en Alsóörs.

Biografio redakti

Angéla Almásy frekventis bazlernejon en Magyargencs kaj Kemeneshőgyész, poste ŝi maturiĝis en gimnazio en Pápa en 1959, fine ŝi akiris diplomon en Industriarta Altlernejo de Budapeŝto en 1964. Ŝia plej grava instruisto estis Erzsébet Bakay. Post siaj studoj ŝi laboris kontinue ĝis la emeritiĝo en 1995 en tekstila uzino de Pápa. Ŝia tekstilaĵo ricevis premion jam en 1965. Post 3 jaroj ŝi estis altrangigita arta gvidanto. Post la emeritiĝo la familio ofte vivis en somerumejo de Alsóörs. Ŝi edziniĝis en 1964 kaj naskis du filinojn. Ŝi ricevis laborejajn kaj ekspoziciajn premiojn.

Elektitaj individuaj ekspozicioj redakti

Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-06-23. Alirita 2020-06-23.