Angelo FILIPPETTI estis itala kuracisto, maldekstra politikisto, urbestro de Milano kaj Esperanto-pioniro en Italio.

Angelo Filippetti
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1866 (1866-01-01)
en Arona
Morto 1-an de januaro 1936 (1936-01-01) (70-jaraĝa)
en Milano
Tombo monumenta tombejo de Milano
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Alma mater Universitato de Pavio
Okupo
Okupo kuracistopolitikistoesperantisto
vdr

Filippetti estis urbestro de Milano de la 20-a de novembro 1920) ĝis la 3-a de aŭgusto 1922. Li estis prezidanto de la Esperanto-grupo de Milano kaj en 1913 kaj 1920 prezidanto de Itala Esperantista Federacio (IEF). Li favoris kaj subtenis la instruadon de Esperanto en Milanaj lernejoj. Li partoprenis la organizadon de la 4-a itala Esperanto-kongreso en Milano en 1913.

Literaturo redakti

  • 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)
  • Portreto en Itala Esperantisto, vol. XII (1921-01-15), p. 11