Anna Ĉakvetadze

rusia eksa profesia tenisistino kaj nuna sporta anoncistino

Anna Dĵambulievna Ĉakvetadze (ruse А́нна Джамбулиевна Чаквета́дзе, kartvele ანა ჯამბულის ჩაკვეტაძე [Ana Ĝambulis Ĉakvetadze], ukraine Ганна Джамбулілівна Чаквета́дзе; naskiĝis la 5-an de marto 1987 en Moskvo) estas eksa rusia profesia tenisistino de kartvela kaj ukraina deveno. Estinte profesia tenisistino ekde 2003, ekde la 16-a vivjaro, la 10-an de septembro 2007 en aĝo de 20 jaroj ŝi atingis la kvinan lokon en la monda rangotabelo, kio estas ŝia plej bona pozicio kiel profesiulo. Ŝi gajnis ok unuopajn titolojn en turniroj de la Virina Tenisa Asocio kaj atingis la duonfinalon de la Usona Malferma tenisturniro US Open US Open same en septembro 2007. Tri monatojn pli poste, la 17-an de decembro 2007, ŝi kaj la gepatroj estis viktimoj de brutala rompoŝtelo en la familia dometo apud Moskvo.[1][2] En 2008 ŝi finis altlernejan studadon de psikologio[3] en la Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo, kaj poste ankoraŭ dedistance sekvis pliaj kursojn de la Moskva Ŝtata Universitato rete[2]. La 11-an de septembro 2013 (do en aĝo de 26 jaroj) ŝi sciigis sian retiriĝon el aktiva profesia tenisado pro persistaj dorsaj sanproblemoj. De tiam ŝi estas komentistino en la televida kanalo Eurosport.

Anna Ĉakvetadze
Persona informo
Naskiĝo 5-an de marto 1987 (1987-03-05) (37-jaraĝa)
en Moskvo
Lingvoj rusa
Loĝloko Moskvo
Ŝtataneco Rusio
Okupo
Okupo tenisisto • sporta anoncisto
vdr

Referencoj redakti