Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo
La Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo (ruse Московский социально-педагогический институт) estas neŝtata eduka institucio de supera eduko fondita en 1996.[1] Ĝi situas en la moskva distrikto Basmannij (ruse район Басманный, latinliterigite rajon Basmannij), en la Centra administra arondismento (ruse Центральный административный округ, latinliterigite Centralnij administrativnij okrug) de Moskvo, en la centra urboparto.
Socia-Pedagogia Instituto de Moskvo | |||
---|---|---|---|
instituto • lernejo | |||
Situo | |||
Urbo kun subjekta statuso | Moskvo | ||
Ŝtato | Rusio | ||
Koordinatoj | 55° 46′ 44″ N, 37° 41′ 39″ O (mapo)55.77889692565537.69408072678Koordinatoj: 55° 46′ 44″ N, 37° 41′ 39″ O (mapo) | ||
| |||
Ekde ĝia malfermo, la gvidanto estas Dmitrij Aleksejeviĉ Melnikov.
Strukturo redakti
La eduka institucio preparas por jenaj fakoj: instruado, psikologio, logopedio, speciala eduko por programoj de antaŭ- kaj postdiploma kurso.
La Instituto havas pli ol 30 studajn programojn. Estas 11 sciencaj lernejoj en ĝi.
Fakultatoj redakti
- Fakultato de speciala eduko (d:Q212105) kaj speciala psikologio
- Fakultato de ŝtata kaj urba administrado
- Fakultato de praktika psikologio
- Fakultato de pedagogio kaj (ĝenerala) psikologio
Internacia kunlaborado redakti
La eduka institucio laŭ propra aserto havas interkonsentojn de kunlaborado kun pli ol 20 universitatoj en Belorusio, Bulgario, Hungario, Bosnio kaj Hercegovino, Nord-Makedonio kaj Serbio.[2]
Konataj diplomitoj redakti
- Anna Ĉakvetadze (kartvele ანა ჩაკვეტაძე, ukraine Ганна Чаквета́дзе), eksa tenisistino kaj sporta komentisto, diplomito pri psikologio en 2008
- Anastasia Muĥametova (Анастасия Мухаметова), tenisistino
- Polina Bariŝnikova (Полина Барышникова), aktorino
- Denis Kukajaka (Денис Кукаяка), aktoro
Referencoj redakti
Eksteraj ligiloj redakti