Anna Christine Kotzebue

patrino de August von Kotzebue

Anna Christine KOTZEBUE, ankaŭ Anna Christiane (naskiĝinta la 3-an de julio 1736 en Wolfenbüttel, mortinta la 31-an de januaro 1828 en Vajmaro) estis la patrino de la murdita verkisto August von Kotzebue.

VivoRedakti

Ŝi estis la filino de la komercisto kaj municipa financresponsulo Johann Anton Krüger en Wolfenbüttel kaj edzinis la diplomaton Levin Karl Christian Kotzebue.[1]

De la pli ol 200 teatraĵoj[2] de la filo neniu apenaŭ postvivis la verkiston kvankam antaŭe ili ofte surscenigitis en tuta Eŭropo. Li mortigitis fare de la naciema studento Karl Ludwig Sand en 1819 en Mannheim pro laŭdire naciperfidema kaj malprogresema sinteno. August von Kotzebue estis ekde 1817 en la servo de la caro de rusio kiel ŝtata konsilisto; nobeliĝo lia estis en 1785. Ŝia fratino Juliane Krüger estis la edzino de la verkisto Johann Karl August Musäus.

Ŝia tomo troviĝas sur la Historia tombejo vajmara.[3] Christine Kotzebue tre interesiĝis pri teatro. Aserto en letero adresita de Christiane Vulpius al Johann Wolfgang von Goethe en la 20.3.1789 supozigas onin tiel.[4]

Enrica von Handel-Mazzetti skribis en 1934 la novelon "Christiana Kotzebue". La aŭtorino imputas al Anna Christine grandan sintenon repacigan ĉar post la morto de la filo August ŝi ne povas pensi ke Sand estis malbona homo. Fakte temis pri nacia kulto pri Sand en la 1930-a jaroj.[5]

Pri ŝia vivo ne multo konatas; memoro je ŝi restis nur danke al la murdita filo. Tiumaniere ŝi gravas eĉ por literaturhistoriistoj.

Eksteraj ligilojRedakti

NotojRedakti

  1. Effi Biedrzynski: "Kotzebue, Levin Karl Christian", ĉe: Goethes Weimar. Das Lexikon der Personen und Schauplätze. Artemis & Winkler, München/Zürich 1992, ISBN 3-7608-1064-0, p. 257.
  2. Laŭ Annette Seemann temis pri ekzakte 227 teatraĵoj. Annette Seemann: Weimar. Eine Kulturgeschichte, Beck Verlag, München 2012, p. 137 kaj p. 171. ISBN 978-3-406-63030-9
  3. Gertrud Ranft: Historische Grabstätten aus Weimars klassischer Zeit. Eldonis Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der Klassischen Deutschen Literatur in Weimar, kvina eldono, Weimar 1990, p. 93. ISBN 3-7443-0010-2
  4. Hans Gerhard Gräf (eld.): Goethes Briefwechsel mit seiner Fraŭ', Bd. I: 1792-1806, Frankfurt am Main 1916, p. 170
  5. Harro Zimmermann: Ein deutscher Gotteskrieger? Der Attentäter Carl Ludwig Sand: Die Geschichte einer Radikalisierunĝ', Paderborn: Ferdinand Schöningh Verlag 2020, p. 234. ISBN 978-3-506-70309-5.