Karl Ludwig Sand

murdinto de August von Kotzebue

Karl Ludwig SAND (naskiĝis la 5-an de oktobro 1795 en Wunsiedel, mortis (ekzekutita) la 20-an de majo 1820 en Mannheim) estis germana studento kaj murdinto de la verkisto August von Kotzebue.

Karl Ludwig Sand
Persona informo
Karl Ludwig Sand
Naskiĝo 5-an de oktobro 1795 (1795-10-05)
en Wunsiedel
Morto 20-an de majo 1820 (1820-05-20) (24-jaraĝa)
en Mannheim
Mortis per senkapigo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Reĝlando Bavario vd
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena vd
Profesio
Okupo krimulo • murdinto • studento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li studis ekde 1814 teologion en Tübingen kaj, post la reveno de Napoleono Bonaparte el la ekzilo de sur Elbo, iĝis voluntulo en la bavara armeo. Sed li ne plu partoprenis batalojn.

Sand ekstudentis en Erlangen fondonte studentan korporacion surloke.

Atenco redakti

En 1817 li venis al Jena. Plena de utopisma entuziasmo pri patrujo kaj libereco - nek sen vanteco - li planis la murdon de la tiam en Mannheim vivanta verkisto August von Kotzebue. Li taskitis spiono de Ruslando kaj ebla instiginto de la jura persekutado de Ludens, Okens i.a. En la 9.3.1819 Sand forlasis Jena kaj atingis en la 23.3. la urbon Mannheim. Ĉirkaŭ la horo 5-a vespere li akceptitis sub la nomo de certa Heinrich el Jelgava ĉe Kotzebue; post kelke da babilado li puŝis ponardon en la maldekstran flankon kun la vortoj »Hier, du Verräter des Vaterlands! / Jen tio por perfidanto de patrujo!« Kotzebue tuj kolapsis, dume Sand donis al si mem pikon unu dome kaj duan surstrate. Sed liaj vundoj baldaŭ saniĝis.

Ĉiuj klopodoj de la juĝistoj malkovri kunatencantojn fonajn estis vanaj. Sand parolis malfermite pri la kaŭzo de tiu atenco pro tute personaj konvinkoj. Li firme pensis esti farinta nenion kontraŭleĝan. Li kondamnitis je morto en la 17.4.1820 kaj ekzekutitis en la 20.5. je la horo 5-a matene antaŭ la Heidelberg-pordego.

Konsekvencoj redakti

La malglora faro de Sand ebligis la akcepton de la t.n. Rezolucioj de Karlsbad. La teologo De Wette en Berlino, skribinte konsolleteron al Christine Sand, la patrino de la krimulo, maldungitis.

Fonto redakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 17. Leipzig 1909, p. 536 (tie ĉi interrete)