Anna Moór
Anna Moór [mOr], laŭ hungarlingve kutima nomordo Moór Anna estis hungara aktoro, primadono, membro de la unua hungarlingva migra profesia teatra kompanio. Ŝiaj geedziĝaj nomvariantoj estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Rehák Józsefné aŭ Rehákné Moór Anna.
Anna Moór | |
---|---|
![]() Anna Moór pentrita de János Donát en 1815 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 15-an de novembro 1773 en ![]() |
Morto | la 27-an de majo 1842 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |

Anna Moór[1] naskiĝis en Alsóőr, sed matrikulita la 15-an de novembro 1773 en Felsőőr , ŝi mortis la 27-an de majo 1842 en Pilisvörösvár (laŭ alia informo la mortotago estas 1841).
Biografio redakti
Anna Moór pro familia konflikto vivis en Pest (urbo) jam 1777. Ŝi debutis kiel profesia (salajriita) aktoro en 1790 en Buda, kie okazis la unua profesia hungarlingva spektaklo fare de teatra trupo de László Kelemen (aktoro). Ŝi havis ĉiujn ĉefrolojn en teatra kompanio, ŝi prezentis ne nur dramajn rolojn, sed ankaŭ kantajn aŭ dancajn rolojn. En 1796 la teatra trupo ĉesis, intertempe en 1793 ŝi edziniĝis. Laŭokaze ŝi havis kelkajn rolojn en pluraj lokoj ĝis 1907. Ŝi propramene kudris siajn teatrajn kostumojn kaj ŝi verkis aŭ tralaboris kelkajn teatraĵojn. Ŝi translokiĝis al Pilisvörösvár en 1828, kie ŝia edzo estis poŝtestro kaj ŝi helpis en la poŝta laboro.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- Kristóf Simai: Igazházi - Julis (debuta rolo)
- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - ina titolrolo
- György Bessenyei: Filozófus - Szidalisz
- András Dugonics: Etelka - titolrolo
- August von Kotzebue:
- Embergyűlölés és megbánás - Eulália
- A nap szüze - Cora
- Gotthold Ephraim Lessing: Barnhelmi Minna - titolrolo
- Voltaire: Mérope -
Ŝiaj teatraĵoj redakti
- Bátori Mária (I794)
- Toldi Miklós (I794)
- Predikátum és a Papagály (I794)
- Berényi Jolanta (I795)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-10-03. Alirita 2021-10-03.