Anna Páskándiné Sebők
hungara reĝisoro
Anna Páskándiné Sebők [pAŝkAndinE sebOk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Páskándiné Sebők Anna (pli mallonge P. Sebők Anna) estis hungara reĝisoro, kulturisto. Ŝia edzo estis Géza Páskándi.
Anna Páskándiné Sebők | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Anna Sebők |
Naskiĝo | la 28-an de septembro 1943 en Kolozsvár (Hungara reĝlando) |
Morto | la 5-an de majo 2022 en Budapeŝto (Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario • Rumanio |
Familio | |
Edz(in)o | Géza Páskándi |
Okupo | |
Okupo | historiisto • filmreĝisoro • verkisto |
Anna Páskándiné Sebők[1][2] naskiĝis la 28-an de septembro 1943 (aŭ la 27-a) en Kolozsvár (Hungara reĝlando, (nuntempa Cluj en Rumanio), ŝi mortis la 5-an de majo 2022 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Anna Páskándiné Sebők vivis dum rumana dominado ekde 1945. Ŝi akiris diplomon en en:West University of Timișoara en 1970. Ŝi instruis post la diplomo en mezlernejo ĝis 1974, poste ŝi translokiĝis al Hungario. Ŝi laboris en Hungara Scienca Akademio ekde 1976. Ŝi ricevis premiojn inter 1999-2018. Ŝi vidviniĝis en 1995.
Ŝiaj reĝisoraĵoj (elekto) redakti
- A szalmabábuk lázadása (1999) - dramaturgo
- 1956 - Erdély (dokumenta filmo, 2003) - reĝisoro
- Cselekvő hit - Járosi Andor emlékére (dokumenta filmo, 2013) - reĝisoro
Ŝiaj kontribuoj (elekto) redakti
- Román Szocialista Köztársaság oktatási rendszere (1983)
- Kolozsvári perek, 1956 (2001)
- Rozsdásszemű. Emlékezőregény, dokumentumokkal (2015)