Anna Patai
hungara kantisto
Anna Patai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Patai Anna estas hungara ŝlagrokantisto, infana aktoro.
Anna Patai | |
---|---|
Anna Patai | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de aŭgusto 1999 (24-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro • kantisto |
Anna Patai[1][2] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1999 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Kiel infano, la juna Anna ŝatis kantadi. En sia aĝo 11 ŝi prezentis sin en la televizio en programo pri talentoj. Tio portis al ŝi tutlandan konatecon, post la programo ŝi ricevis muzikalajn rolojn en teatro kaj ŝiaj muzikdiskoj aperis. Oni malkovris similecon pri ŝi al Britney Spears. En 2015 ŝi estis la unua en kantokonkurso en Japanio.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- P.L. Travers: Mary Poppins (muzikala versio)
- László Dés: En Eŭropo ie (muzikala versio)
Ŝiaj kantoj (elekto) redakti
- Küldd el a mosolyod (2011)
- Jogom van szeretni (2015)
- Te vagy a város (2019)