Antal Prónai
Antal Prónai, laŭ la hungarlingve kutima nomordo Prónai Antal estis hungara piarista monaĥo, pastro, literaturhistoriisto, instruisto. Lia origina familia nomo estis Czeczkó [ceckO] ĝis 1895.
Antal Prónai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 29-an de decembro 1871 en ![]() ![]() |
Morto | la 29-an de majo 1914 en ![]() ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto monaĥo ![]() |
Antal Prónai[1] naskiĝis la 29-an de decembro 1871 en Lissó (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Lišov (distrikto Krupina) en Slovakio), li mortis la 29-an de majo 1914 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiAntal Prónai aliĝis al la piarista ordeno en 1889 (solene en 1893), dum li frekventis mezlernejojn. Li studis teologion en Nitro, literaturon en Reĝa Universitato de Budapeŝto, fine li doktoriĝis en 1895. En la sama jaro li pastriĝis. Inter 1896-1912 li instruis en la piarista gimnazio en Budapeŝto, dum li verkis teatraĵojn. Ekde 1908 ĝis sia frua morto li redaktis revuon.
Elektitaj kontribuoj
redakti- A kis Jézus. Legendák a gyermeki Jézusról (1895)
- Magyar olvasó III. gimnáziumi osztály számára (lernolibro, 1902)
- Dugonics András életrajza (premiita, 1903)
- Az egri leány gyűrűje (teatraĵo, 1905)
- Az iskolai színjátszás a 18. század társadalmának életében (1912)
- Irodalomtörténeti olvasókönyv (kun Sándor Sík, 1920)