Antanas Prapuolenis

litova pedagogo, ĝardenisto kaj esperantisto

Antanas PRAPUOLENIS (naskiĝis la 1-an de marto 1894 en vilaĝo Brasta, komunumo Marijampolė, mortis la 30-an de junio 1962 en Kaunas, enterigita en tombejo Petrašiūnai) estis pedagogo, ĝardenisto, esperantisto.

Antanas PRAPUOLENIS

en 1926
Persona informo
Naskiĝo 1-a de marto 1894
en Brasta, regiono Marijampolė (Litovio)
Morto 30-a de junio 1962
en Kaunas
Tombo Petrašiūnai
Lingvoj Esperantolitova
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1920
vdr

Vivo redakti

A. Prapuolenis naskiĝis en familio de etparcelulo – la gepatroj havis nur 2-hektaran parcelon. En infanaĝo frekventis elementan lernejon en Čysta Būda. Plu kleriĝi li ne havis eblecon. Li laboris diversajn laborojn, helpis al gepatroj en la bieno kaj memstare sin preparis por studoj en instruista seminario de Veiveriai, tamen malhelpis komenciĝinta la Unua mondmilito. Instruistan klerecon A. Prapuolenis atingis per memlernado kaj studoj en pedagogaj kursoj. Li finis somerajn kursojn por instruistoj en Marijampolė (1916, 1919-1923). Dum 1934-1935 li ekzameniĝis laŭ mallongigita programo en Ŝtata Ekzamena Komisiono, kvankam jam la 18-an de aprilo 1929 al li estis atribuitaj klereco kaj titolo de lerneja instruisto. A. Prapuolenis finis ankaŭ perfektiĝajn kursojn en 1945 kaj 1950.
En 1926 A. Prapuolenis partoprenis en koresponda kurso de reporteroj kaj kurso pri agrikulturo. La pedagogan karieron li komencis la 1-an de septembro 1916 kiel instruisto en elementa lernejo de Čysta Būda (distrikto Sasnava, regiono Marijampolė). A. Prapuolenis laboris en elementaj lernejoj kiel direktoro aŭ instruisto ankoraŭ en ĉi tiuj lokoj de Litovio:

Krom laboro de instruisto, A. Prapuolenis serioze okupiĝis pri ĝardenkulturado. Li longan tempon gvidis al Rondeto de Junaj Terposedantoj. Laborante en Išlaužas, en 4-hektara parcelo de la lernejo li kreis grandan plantvartejon. Por ricevitaj enspezoj li aĉetis 10-hektaran parcelon en Pakuonis (distrikto Prienai), tamen li ne ekuzis ĝin, ĉar post okupado de Litovio fare de Sovetio, la parcelo estis forprenita kaj transdonita al kolĥozo.
A. Prapuolenis aktive partoprenis en agado de Societo por Pribeligo De Litovio, estis membro de revizia komisiono. Post morto de ĝia aktiva membro verkisto Juozas Tumas-Vaižgantas, la societo laŭ propono de A. Prapuolenis, estis titolita je nomo de Tumas-Vaižgantas. A. Prapuolenis publikigadis artikolojn en gazetoj Mūsų Rytojus (Nia morgaŭo), Tautinė mokykla (Nacia lernejo).[1]

Esperantista agado redakti

Pri Esperanto A. Prapuolenis ekinteresiĝis ekde 1920. En 1923 A. Prapuolenis ekzameniĝis en Litovia Universitato (Kaunas) kaj akiris ateston pri rajto instrui Esperanton[2]. Li organizadis elementajn kursojn de Esperanto. En Marijampole A. Prapuolenis organizis Esperanto-societon kaj estis ĝia prezidanto (1922-1923)[3]. Li propagandis Esperanton per prelegoj, artikoloj en nacilingvaj gazetoj, kunlaboris en Litova Stelo. Por tio li ne avaris nek monon, nek tempon. A. Prapuolenis verkis kaj eldonis broŝuron Pasaulinės kalbos klausimas ir esperanto (Problemo de la monda lingvo kaj Esperanto, 1936) kaj lernolibron de Esperanto por litovoj (1936).
A. Prapuolenis vaste korespondis kun esperantistoj de la mondo. Pere de Esperanto li kontaktis kun esperantistoj A. D. Borisoglebskij, F. Ŝvedova, Savelova el Miĉurinsk (Sovetio), kiuj helpis ricevi ŝosojn fare de Miĉurin[4] mem.
Aŭtune 1956 ekorganiziĝis unuaj en Soveta Litovio lingvoinstruaj Esperanto-rondetoj.A. Prapuolenis instruis la internacian lingvon en Kaŭna Korpokultura Instituto[5]. A. Prapuolenis estis vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio (1936-1937)[6], ĝia estrarano (en 1932[7], kaj dum 1936-1939), partoprenis en Universalaj Kongresoj de Esperanto en Germanio kaj Svislando. Li kun aliaj reprezentis Litovian esperantistaron en la 4a Kongreso de Unuiĝaj Asocioj de Estonio, Latvio kaj Litovio (Riga, la 16-19 de junio 1938)[8]. A. Prapuolenis partoprenis en la 3a Baltia E-tendaro (Molėtai, 1961).

Verkoj redakti

  • Pasaulinės kalbos klausimas ir esperanto ("Problemo de la monda lingvo kaj Esperanto", 1936)
  • Esperanto kalbos vadovėlis ("Lernolibro de Esperanto", 1936)

Referencoj redakti

  1. Povilas Stašys, Mokytojo, sodininko ir esperantininko Antano Prapuolenio, sūnaus Kazio, biografija ("Biografio de instruisto, ĝardenisto kaj esperantisto Antanas Prapuolenis", verkita la 7-an de februaro 1968, manuskripto el familia arkivo)
  2. Antanas Mekys, "Renaskiĝo kaj prospero", Esperanto en Litovio, parto 1-a, 1997, p. 38
  3. Antanas Mekys, "Aktivuloj de E-movado. PRAPUOLENIS Antanas (1894-1962)", Esperanto en Litovio, parto 1-a, 1997, p. 39.
  4. Ivan Vladimiroviĉ Miĉurin (1855-1935) estis rusa biologo kaj selektisto, aŭtoro de multaj specoj de kulturaj frukt- kaj berplantoj, akademiano.
  5. Antanas Mekys, "La unuaj burĝonoj", Esperanto en Litovio, 3a parto, 1998, p. 6
  6. Antanas Mekys, "Per streĉitaj veloj", Esperanto en Litovio, parto 2a, 1998, p. 67, 70
  7. Antanas Mekys, "Disa agado", Esperanto en Litovio, parto 2a, 1998, p. 6
  8. Antanas Mekys, "Per streĉitaj veloj", Esperanto en Litovio, parto 2a, 1998, p. 71