„ La libro, kiun ni recenzas ĉi tie, estas ora briko aldonita, do la portugalaj samideanoj, al la tutmonda celebrado de la Zamenhof-jaro.
Por ni, hispanoj, la libro havas specialan intereson, laŭ mia vidpunkto; ĝi donas, al ni, ekzemplon pri kuraĝo por entrepreni eldonadon de libroj, ĉar ni devas konstati ke la esperantaj eblecoj de niaj najbaroj ne estas tiel favoraj kiel la niaj.
La libro estas por mi kvazaŭ malkovro de la nuna portugala literaturo. Mi konfesas ke mi ne plene rilatigas kun la beletraj medioj, sed, en revuoj, kiujn mi legis,
pri literaturo, mi trovis nek menciojn pri portugalaj verkistoj. Mi pensas pri kio okazas en landoj pli malproksimaj lingve, fizike kaj spirite, kaj komprenas la vortojn de la kompilinto, en la antaŭparolo, kiam li diras ke «kelkaj el la verkistoj elektitaj meritas pli ekspansian esprimilon, ĉar ili estas, fakte, grandaj».
«Antologio de portugalaj rakontoj» enhavas 14 rakontojn, verkitajn de 14 malsamaj portugalaj verkistoj, kaj tradukitajn de samideanoj,kiuj bone regas Esperanton.
La lingvo estas klara kaj iom situanta ĉe la moderna linio kun akcepto de kelkaj
vortoj, kiel olda, femalo, pigra, k. a., el la Suplemento. Malgraŭ la varieco de verkistoj kaj tradukistoj, la stilo estas unueca.
Eble mankas en la kompilo aliaj pli optimismaj rakontoj, sed tio ne estas baro por
klasifiki la libron inter tiuj rekomendindaj por esperantaj bibliotekoj. ” |