Antonia la plej Aĝa

Filino de Marko Antonio
(Alidirektita el Antonia la Maljuna)

Antonia Major konata ankaŭ kiel Julia Antonia Major[1] (en Latino: Antonia Maior) (n. Aŭgusto/Septembro 39 a.K.), konata ankaŭ kiel Antonia la plej Aĝala Maljuna, estis filino de la Triumviro Marko Antonio kaj Oktavia la Juna kaj parenco de la unuaj Romiaj imperiestroj de la Juli-Klaŭdia dinastio. Ŝi estis nevino de la unua imperiestro Aŭgusto Cezaro, duon-kuzino de la imperiestro Tiberio, patrinflanka pra-onklino de la imperiestro Kaligulo, patrinflanka onklino kaj bo-pra-onklino de la imperiestro Klaŭdio, kaj patroflanka avino kaj patrinflanka pra-pra-onklino de la imperiestro Nerono.

Antonia la plej Aĝa
Persona informo
Naskiĝo Aŭgusto/Septembro 39 a.K.
en Roma regno
Morto dato mankas
Ŝtataneco Roma regno
Familio
Patro Marko Antonio
Patrino Oktavia la pli juna
Frat(in)oj Antonia • Marcus Antonius Antyllus • Iullus Antonius • Kleopatro Seleneo • Alexander Helios • Ptolemeo Filadelfo • Claudia Marcella Major • Claudia Marcella Minor • Marcellus • Antonia la Juna
Edz(in)o Lucius Domitius Ahenobarbus
Infanoj Domitia • Lucius Domitius Ahenobarbus • Domitia • Gnaeus Domitius Ahenobarbus • Domitia Lepida Minor
Okupo
Okupo aristokrato
vdr

Antonia naskiĝis en Ateno, Grekio, kaj post 36 a.K. ŝia patrino, kun siaj fratoj kaj ŝi mem estis portitaj al Romo. Ŝi estis edukita de sia patrino, sia onklo kaj sia onklino Livia Drusila. Laŭ Kasjo Diono post la morto de sia patro, Aŭgusto Cezaro permesis ŝin kaj ŝian pli junan fratinon Antonia Minor profiti el la bieno de ilia patro en Romo. Kvankam oni scias malmulton pri ŝi, Antonia estis bone konsiderita kiel sia fratino Antonia Minor, nome la patrino de la imperiestro Klaŭdio, kiu estis fama pro sia beleco kaj virto.

Notoj redakti

  1. Minto, The Heliopolis Scrolls, p. 159