Apolinaras Opulskis

Apolinaras Opulskis (naskiĝis la 22-an de julio 1884, en vilaĝo Pakviestis, distrikto Mažeikiai, mortis la 14-an de junio 1948 en Vilnius) estis instruisto de fiziko. Gimnazion li finis en Peterburgo ricevinte arĝentan medalon; studis natursciencojn kaj fizikon-matematikon, sed ne finis, ĉar ekmalsanis je ftizo kaj forveturis en sanatorion de Zakopane. En 1912 li eklaboris en gimnazio de Panevėžys. Dum la unua mondmilito evakuiĝis al Moskvo, kie en 1916 finis universitaton. Mallonge laboris en Peterbuga ŝtata kontrolo. De 1918 ĝis 1948 denove instruisto. Li esperantiĝis en 1915 kaj tuj iĝis arda esperantisto-propagandisto en Ukrainio (Nikopol, Kamenskoje) kaj en Litovio, organizis kursojn, prelegojn. Plej ofta temo de liaj prelegoj estis: "Patrolingvo hejme, internacia - en la tuta mondo". Mortis en Vilnius kaj tie lia surtomba monumento havas Esperantan enskribon.

Apolinaras Opulskis
Persona informo
Naskiĝo 22-a de julio 1884
en en vilaĝo Pakviestis, distrikto Mažeikiai
Morto 14-a de junio 1948
en Vilnius
Lingvoj Esperanto
Nacieco litovo
Ŝtataneco Litovio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantistiĝis en 1915
vdr

Fontoj redakti