Arabaj civitanoj de Israelo,[1]Arabaj Israelanoj, estas israelaj civitanoj kiuj estas Araboj. Multaj arabaj civitanoj de Israelo memidentigas sin kiel Palestinanoj kaj ofte mem-designas sin kiel Palestinaj civitanoj de IsraeloIsraelaj Palestinanoj.[2] Laŭ esploro de 2017 fare de la profesoro Sammy Smooha de la Universitato de Ĥajfo, 16% de la araba loĝantaro preferas la terminon "Israela Arabo", dum la plej granda kaj rapide kreskanta proporcio preferas "Palestinano en Israelo", kaj 17% preferas "Palestina Arabo", malakceptante entute la identecon de "Israela".[3]

Arabaj israelanoj
etno
arabo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
araba lingvoPalestina araba dialekto
Religio
islamokristanismoDruzoj
vdr
Fotomuntaĵo de iuj famaj arabaj israelanoj
Mapo de israelaj municipoj kun plimulto de arabparolantoj, en 2015.
Kolormapo de la proporcio de araba loĝantaro en la israelaj regionoj, 2000.

La tradicia gepatra lingvo de plej arabaj civitanoj, sendepende de la religio, estas la Levantenia araba, kiel la Liban-araba lingvo en norda Israelo, la Palestina araba dialekto en centra Israelo kaj la Beduenaj dialektoj tra la dezerto Negevo; absorbinte multajn pruntojn kaj esprimojn de la hebrea, la moderna dialekto de la arabaj civitanoj de Israelo estas difinita foje kiel la Israelaraba dialekto.[4] Plej arabaj civitanoj de Israelo estas praktike dulingvaj, kaj ilia dua lingvo estas la Moderna hebrea. Pri religio, plej estas islamanoj, partikulare de la Sunaisma branĉo de Islamo. Estas grava minoritato de Arabaj kristanoj el diversaj eklezioj same kiel de Druzoj, inter aliaj religiaj komunumoj.[5]

Laŭ la Israela Centra Buroo de Statistiko, la araba loĝantaro en 2019 estis ĉirkaŭkalkulita en 1 890 000, kio egalas al 20.95% de la tutlanda loĝantaro.[6] La majoritato de tiuj identigas sin kiel Araboj aŭ Palestinanoj laŭ nacieco kaj Israelanoj nur laŭ ŝtataneco.[7][8][9] Arabaj civitanoj de Israelo loĝas ĉefe en arab-majoritataj urboj; ok el la dek plej malriĉaj urboj de Israelo estas arab-majoritataj. La vasta majoritato de israelaj araboj edukiĝas en lernejoj separataj de tiuj de Judaj israelanoj, kaj la arabaj politikaj partioj neniam aliĝis al israela registara koalicio.[10][11] Multaj havas familiajn ligojn kun Palestinanoj de Cisjordanio aŭ de la Gaza Zono same kiel kun Palestinaj rifuĝintoj en Jordanio, Sirio kaj Libano.[12] Galileaj Beduenoj, Negevaj Beduenoj kaj Israelaj Druzoj tendencas identigi sin kiel israelanoj pli ol la aliaj arabaj civitanoj de Israelo.[13][14][15][16]

Al araboj kiuj vivas en Orienta Jerusalemo kaj en la Golanaj Altaĵoj, okupaciitaj de Israelo en la Sestaga Milito de 1967 kaj poste aneksigitaj, oni proponis israelan ŝtatanecon, sed plej el ili malakceptis ne dezirante agnoski la israelan pretendon al suvereneco. Ili iĝas "permanentaj loĝantoj" anstataŭe.[17] Ili teorie havas la rajton postuli la israelan ŝtatanecon, municipajn servojn kaj partopreni en municipaj balotadoj.[18] Sed plue ili restas subuloj de eksterlanda okupacianta ŝtato.

Historio redakti

Inter la jaroj 1949 ĝis 1966, la arabaj israelanoj vivis sub militjuro en siaj komunumoj. Tio estas malgraŭ al la fakto ke ili estis civitanoj de la lando.

Referencoj redakti

  1. Margalith, Haim (Vintro 1953). “Enactment of a Nationality Law in Israel”, The American Journal of Comparative Law 2 (1), p. 63–66. doi:10.2307/837997.  La Israelnacieca Leĝo ekvalidiĝis la 14an de Julio 1952. Inter la Israela deklaro de sendependeco de la 14a de Majo 1948 kaj la aprobo de tiu leĝo kvar jarojn poste, teorie teknike ne estis israelaj civitanoj. En tiu artikolo, la esprimo "Araba civitano" estas uzata por referenci al la araba loĝantaro en Israelo, eĉ en la periodo post la batalhalta interkonsento de 1949 kaj antaŭ la aprobo de la Nacieca Leĝo en 1952.
  2. Alexander Bligh. (2a de Aŭgusto 2004) The Israeli Palestinians: An Arab Minority in the Jewish State. Routledge. ISBN 978-1-135-76077-9.
  3. . Palestinian in Israel (2019-01-18). Alirita 2020-01-26.
  4. Mendel, Y. The Creation of Israeli Arabic. Springer 2014.
  5. The Arab Population in Israel. Israel Central Bureau of Statistics. Alirita 9a de Julio 2016.
  6. "Israel's Independence Day 2019" (PDF). Israela Centra Buroo de Statistiko. 1a de Majo 2019. Alirita la 13an de Novembro 2020.
  7. (4a de Marto 2004) “Identity Crisis: Israel and its Arab Citizens”, Middle East Report (25). Alirita 14a de Aprilo 2011..  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-03-13. Alirita 2020-11-12.. "The issue of terminology relating to this subject is sensitive and at least partially a reflection of political preferences. Most Israeli official documents refer to the Israeli Arab community as "minorities". The Israeli National Security Council (NSC) has used the term "Arab citizens of Israel". Virtually all political parties, movements and non-governmental organisations from within the Arab community use the word "Palestinian" somewhere in their description – at times failing to make any reference to Israel. For consistency of reference and without prejudice to the position of either side, ICG will use both Arab Israeli and terms the community commonly uses to describe itself, such as Palestinian citizens of Israel or Palestinian Arab citizens of Israel."
  8. Johnathan Marcus. "Israeli Arabs: 'Unequal citizens'", BBC News, 2a de Majo 2005. Kontrolita 6a de Decembro 2007.
  9. An IDI Guttman Study of 2008 shows that most Arab citizens of Israel identify as Arabs (45%). While 24% consider themselves Palestinian, 12% consider themselves Israelis, and 19% identify themselves according to religion. Poll: Most Israelis see themselves as Jewish first, Israeli second
  10. The Jerusalem Post, 2015: "...join the coalition, which no Arab party has ever done"; Haaretz: "While no Arab party has ever joined the government"; Identity, Grievances, and Political Action: Recent Evidence from the Palestinian Community in Israel, International Political Science Review: "no Arab party has ever been part of an Israeli government coalition"; Freedom House Arkivigite je 2019-04-05 per la retarkivo Wayback Machine, 2016: "No Arab party has ever been formally included in a governing coalition"
  11. 4 ways Jews and Arabs live apart in Israeli society, Ben Sales, 12a de Aprilo 2016, Jewish Telegraphic Agency
  12. (12a de Majo 2008) The Encyclopedia of the Arab-Israeli Conflict: A Political, Social, and Military History [4 volumes]: A Political, Social, and Military History. ABC-CLIO, p. 503. ISBN 978-1-85109-842-2.
  13. Steven Dinero (2004). “New Identity/Identities Formulation in a Post-Nomadic Community: The Case of the Bedouin of the Negev”, National Identities 6 (3), p. 261–275. doi:10.1080/1460894042000312349. 
  14. The Druze Minority in Israel in the Mid-1990s, de Gabriel Ben-Dor, Jerusalem Center for Public Affairs, 1995-06-01. Alirita en 2012-01-23.
  15. Mya Guarnieri, Where is the Bedouin Intifada? Arkivigite je 2013-12-13 per la retarkivo Wayback Machine The Alternative Information Center (AIC), 9a de Februaro 2012.
  16. Israel's Arab citizens: Key facts and current realities Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine, UK Task Force, Junio 2012.
  17. "Surge in East Jerusalem Palestinians losing residency", BBC News, 2a de Decembro 2009. Kontrolita 17a de Majo 2011.
  18. Question of Palestine: Jerusalem. United Nations. Arkivita el la originalo je 22a de Septembro 2009.

Vidu ankaŭ redakti