Arab-israela milito de 1948

milito (1948–1949) inter Israelo kaj Palestinaj milicoj kun la Araba Ligo; finiĝis per Israela venko, okupacio de Cisjordanio far la reĝlando Jordanio, kaj okupacio de la Gazaa Strio far Egiptio

La arabo-israela milito de 1948, konata de la israelanoj kiel Milito de Sendependeco (en hebrea: מלחמת העצמאות) aŭ kiel Milito de Liberigo (hebree: מלחמת השחרור) kaj de palestinanoj kiel Nakba (en araba النكبة, "katastrofo"), estis la unua de serio de armitaj konfliktoj kiuj okazis inter la ŝtato Israelo kaj ties arabaj najbaroj, en tio kion oni konis tutmonde kiel Araba-israela konflikto.

Israelo post 1949 Armisticinterkonsentoj.
Anglalingva plano de disdivido por Palestino laŭ la disdivida rezolucio de la UN. Israelo duobligos la atribuitan teritorion pere de militoj.

La rezulto de tiu milito estis la starigo de la nova ŝtato de Israelo en siaj internacie konataj landlimoj, ankaŭ konataj kiel la linioj de 1949, post batalhalto kaj signo de armistico kun la najbaraj arabaj armeoj, nome de Egiptio kaj de Jordanio.

Unuiĝintaj Nacioj interkonsentis pri la disdivido de la Brita Mandato Palestino en du ŝtatoj: unu juda, kun la 55 % de la teritorio (kvankam pli granda ĝi inkludis komplete la dezerton de Negev tiam tute neutila), kaj alia araba, kun la cetero escepte Jerusalemo, kiu estos konsiderata internaciigita zono. Tiu rezolucio estis akceptita de la judaj estroj, sed malakceptita fare de la armeecaj organizoj cionismaj kaj de la araboj are.[1]

Dum la periodo inter la disdivida rezolucio de UN kaj la ekestu de la ŝtato de Israelo okazis armitaj sporadaj konfliktoj inter milicoj. Tiu estas konata kiel la Palestina milito de 1948.

Tiu mandato oficiale finiĝis la 15-an de majo 1948. Ses horojn antaŭe, por eviti koincidon kun ŝabato, antaŭvespere de la 14-an de majo, jam estis proklamita de David Ben-Gurion la sendependeco de Israelo en Tel Avivo, kio estis tuj agnoskita de Usono, Sovetunio kaj multaj aliaj landoj.

La 14an de majo 1948, nome la tagon, en kiu la brita mandato pri Palestino elspiris, la Judpopola Konsilio kunvenis en la Tel-Aviva Muzeo, kaj aprobis proklamon kiu deklaris la starigon de juda ŝtato en Erec Israelo, por esti konata kiel la ŝtato de Israelo. Je tio ne estis mencio de la limoj de la nova ŝtato krom ke ĝi estu en Erec Israelo. La 15an de majo 1948, per oficiala telegramo de la Ĝenerala Sekretario de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj al la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj (UN), la arabaj estraroj publike deklaris ke ili trovis "sin devigitaj interveni por la sola celo restarigi pacon kaj sekurecon kaj establi leĝon kaj ordon en Palestino. "(Klaŭzo 10 (e)). Plia en Klaŭzo 10 (e) - "La registaroj de la arabaj ŝtatoj tiamaniere konfirmis en ĉi tiu stadio la vidpunkton kiu estis multfoje deklarita de ili sur antaŭaj okazoj, tiaj kiel la Londona Konferenco kaj antaŭ la Unuiĝintaj Nacioj ĉefe, la ja justa solvon al la problemo de Palestino estas la kreo de Unuiĝinta Ŝtato de Palestino bazita sur la demokratiaj principoj ... "

La saman tagon de la brita retiriĝo el la regiono, trupoj de Egiptio, Irako, Libano, Sirio kaj Transjordanio, helpataj de volontuloj de Libio, Saŭdarabio kaj Jemeno, komencis la invadon de la ĵus proklamita Juda Ŝtato.

En tute mortis 6373 israelanoj (ĉirkaŭ 4000 soldatoj kaj 2373 civiluloj) kaj inter 10 000 kaj 15 000 araboj. Ĝi estis la unua de multaj malvenkoj de la araboj en la mondoregiono.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. López García, Bernabé (2000). «El mundo árabo-islámico contemporáneo. Una historia política». Madrid (unua eldono) (Editorial Síntesis). pp. 203-204. ISBN 84-7738-488-6.

Bibliografio redakti

  • Aloni, Shlomo (2001). Arab-Israeli Air Wars 1947–82. Osprey Publishing. ISBN 978-1-84176-294-4
  • Beckman, Morris (1999). The Jewish Brigade: An Army With Two Masters, 1944–45. Sarpedon Publishers. ISBN 978-1-86227-423-5
  • Ben-Ami, Shlomo (2006). Scars of War, Wounds of Peace: The Israeli-Arab Tragedy. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-518158-6
  • Benvenisti, Meron (2002). Sacred Landscape. University of California Press. ISBN 978-0-520-23422-2
  • Flapan, Simha (1987), 'The Birth of Israel: Myths and Realities', Pantheon Books, New York.
  • Gilbert, Martin (1976). The Arab-Israeli Conflict: Its History in Maps Weidenfeld & Nicolson. ISBN 978-0-297-77241-5
  • Landis, Joshua. "Syria and the Palestine War: fighting King 'Abdullah's 'Greater Syria plan.'" Rogan and Shlaim. The War for Palestine. 178–205.
  • Masalha, Nur (1992). Expulsion of the Palestinians: The Concept of 'Transfer' in Zionist Political Thought, 1882–1948, Institute for Palestine Studies, ISBN 978-0-88728-235-5