Arany Abonyi
Arany Abonyi [aranj abonji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Abonyi Arany estis hungara pentristo, ĵurnalisto. Ŝia origina persona nomo estis Aranka, ŝia geedziĝa nomo estis (laŭ la hungarlingve kutima nomordo) Marton Sándorné [ŝAndornE], ŝia distinga familia nomo estis M. Abonyi [em].
Arany Abonyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Abonyi Aranka |
Naskiĝo | 12-an de februaro 1899 en Józsefváros |
Morto | 28-an de oktobro 1967 (68-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, Tor-71. fülke ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | pentristo ĵurnalisto ![]() |
Arany Abonyi[1][2] naskiĝis la 12-an de februaro 1899 en Budapeŝto, ŝi mortis la 28-an de oktobro 1967 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiArany Abonyi devenis el juda familio. Ekde sia aĝo dek ŝi pentradis kaj studis la pentradon, post 5 jaroj ŝi ankaŭ kontribuis artikolojn. Ŝi studis en Reĝa Desegnista Edukejo ĝis 1919. Dum la Hungara Sovetrespubliko ŝi estis redaktoro de komunisma gazeto, tial post la fiasko ŝi rifuĝis al Vieno. Supozeble ekde 1929 ŝi vivis en Parizo, kie ŝi studis arthistorion kaj estis ĵurnalisto. Precipe ŝi sendis artikolojn al Hungario. Iam ŝi hejmenvenis (eble jam en la frua 1944!). Dum la socialismo ŝi havis neinstruan statuson en altlernejo, krome ŝi estis ĵurnalisto kaj artkritikisto. Kelkfoje ŝi partoprenis en ekspozicioj, ŝi pentris precipe aĵpentraĵojn. Ŝi edziniĝis en 1929, vidviniĝis en 1942. M. Abonyi ricevis memormedalon en 1967.
Elektitaj pentraĵoj
redakti- Csendélet
- Kancsós csendélet
- Kék fák piros házakkal
- Parkrészlet paddal
- Vásári forgatag
- Virágcsendélet almákkal
- Vitorlás a Balatonon
Elektitaj kontribuoj
redakti- Victor Hugo, a szabadság szerelmese, a magyarok szószólója. (1935)
- Vera Muhina, Sztálin-díjas szobrász, a Szovjetunió nemzeti művésze. (1949)
- A szovjet szobrászat. (1953)
- David D’Angers. (1958)
- Hevesy Iván munkássága a munkásmozgalomban. (1966)