Ariwara no Narihira

Ariwara (no) NARIHIRA (japane 在原業平, ĉirkaŭ 825 ĝis 880) estis japana poeto kaj kortegano de la frua Heian-epoko. Narihira estis la pranepo de la imperatoro kaj filio de princo. Li estas tre probable la aŭtoro kaj la heroo de la kortega eposo Ise monogatari (ĉirkaŭ 980). Ĝi rakontas la legendajn travivaĵojn de anonima viro. Liatempe li estis konsiderita la plej bona kaj sperta verkisto de la unua imperia antologio Kokinŝu (905, Kantoj el la olda kaj nuna tempo).

Ariwara no Narihira
Persona informo
在原業平
Naskiĝo 30-an de novembro 824 (0824-11-30)
Morto 9-an de julio 880 (0880-07-09) (55-jaraĝa)
Lingvoj frumeza japanajapana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Familio
Patro Abo-shinnō vd
Patrino Ito-naishinnō vd
Gefratoj Ariwara no Yukihira • Ariwara no Nakahira • Ariwara no Morihira vd
Edz(in)o Ki no Aritsune no Musume vd
Infanoj Ariwara no Muneyana • Ariwara no Shigeharu • Ariwara no Yoshiko • Takashina no Moronao vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Laborkampo japana poezio • tankao vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Epizodo el la Ise monogatari en kiu Ariwara no Narihira renkontas spektron. Gravuraĵo, 1891.

Kvankam li estis el alta deveno aristokrata, lia politika vivo, precipe sub la regado de la imperiestro Montuko, ne estas vere rimarkinda. Li okupis kortegan oficon sen avancado. Kiel kaŭzo pro tio estas konsiderataj amaferojn kun klase superaj kortegaj damoj. Ili estas menciitaj ene de la Ise monogatari.

Lia vivo, lia postmorta gloro kaj lia verko inspiris longtempe la japanan literaturon kaj donis ankaŭ impulson por la figuro de la Genĵi, la ideala kortegano en la verko de Murasaki Shikibu.