Armando Pierucci famiĝas pro socia agado en la urbo Jerusalemo kie li kreis, interalie, la lernejon “Magnificat[1] kaj ĵus ricevis (la duan de junio 2009) rekonon ankaŭ pri siaj meritoj de kreinto de tia lernejo kaj estis ordenita kiel “Kavaliro de la Ordeno de la Stelo pro Solidareco”. Tion volis la Itala Respubliko pro lia plurdeka agado por pratike kunmeti studentojn de diversaj religioj kaj etnoj kaj lingvoj en Jerusalemo.

Armando Pierucci
Persona informo
Naskiĝo 3-an de septembro 1935 (1935-09-03) (88-jaraĝa)
en Maiolati Spontini
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo ordenpastro • komponistoorgenisto
vdr

La lernejo nomiĝas “Magnificat” (Magnifikato) ĉar trovis sian originan inspiron el nukleo de kantistoj el etnoj diversaj kaj foje malakikantaj kaj ekde dudek jaroj situas la antikva parto de la urbo Jerusalemo. Lia laboro kontinue daŭras ekde tri generacioj de lernantoj kaj ĉiam estis objekto de admiro eĉ ekstere de Israelo pro sia karisma sukceso: lernejo kun instruistoj sen religia aŭ etna fizionomio, lernantoj sen rasaj konotacioj.

La ceremonio disvolviĝis ĉe Centre for Lerusalem Studies de la Universitato Al Quds.

Armando Pierucci naskiĝis en 1935 en la Markioj (Italio); diplomiĝis je gregoria ĉanto ĉe la Papa Instituto pri liturgia muziko en Romo, diplomiĝis ankaŭ pri piano ĉe konvervatorio de Napolo kaj pri orgeno en Pesaro kie poste li instruis muzikon. Nun li estas orgenisto de la baziliko Sankta Tombo en Jerusalemo kaj estras sian kreaĵon, nome la lernejo “Magnficat”.

Lia inspiro devenas, kiel li deklaris, el sia konformiĝo al la idealoj de Sankta Francisko, en kies ordeno li estas pastra ano.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti