Malfermi la ĉefan menuon

Sankta Arnulfo de Metz (ĉ. 582-640) estis franka episkopo de Metz kaj konsilisto ĉe la kortego de Merovidoj en Aŭstrazio, kiu retiriĝis al la abatejo de Remiremont. Li estis kortegano de la reĝo Teŭdeberto la 2-a (595–612) de Aŭstrazio kaj estis sendita al posteno de dux ĉe Schelde. Poste li iĝis episkopo de Metz. Dum sia kariero li estis allogita de religia vivo, kaj retiriĝis kiel monaĥo. Post sia morto li estis kanonizita kiel sanktulo de la Katolika Eklezio.

Arnulfo de Metz
Episkopo de Metz
Saint Arnould.jpg
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 582
en Lay-Saint-Christophe
Morto 640
en Remiremont
Religio katolika eklezio [#]
Familio
Dinastio Arnulfidoj [#]
Patro Bodogisel [#]
Patrino Chrodoara [#]
Edzino Dode of Metz [#]
Idoj Ansegisel • Chlodulf [#]
Parencoj Arnoald • Bodogisel [#]
Profesio
Okupo katolika episkopo • katolika sacerdoto [#]
Sanktulo
Adorita en Katolika Eklezio
Patroneco bierfaristoj, muelistoj
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

ReferencojRedakti

  • Alban Butler's Lives of the Saints, edited, revised and supplemented by Thurston and Attwater. Christian Classics, Westminster, Maryland.
  • Christian Settipani – La Préhistoire des Capétiens, Première Partie.
  • Saint ARNOUL – ancêtre de Charlemagne et des Européens, edited by Imp. Louis Hellenbrand. Le Comité d'Historicité Européene de la Lorraine, Metz, France, 1989.

Eksteraj ligilojRedakti