Arsenij Koreŝĉenko

rusa pianisto kaj komponisto de klasika muziko, inkluzive de operoj kaj baletoj

Arsenij Nikolajeviĉ Koreŝĉenko (ruse Арсений Николаевич Корещенко, naskiĝis la 6-an de decembrojulia/18-an de decembrogregoria 1870, mortis la 3-an de januaro 1921) estis rusa pianisto kaj komponisto de klasika muziko, inkluzive de operoj kaj baletoj.

Arsenij Koreŝĉenko
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1870 (1870-12-06)
en Moskvo
Morto 3-an de januaro 1921 (1921-01-03) (50-jaraĝa)
en Ĥarkivo
Ŝtataneco Rusia ImperioRespubliko Rusio • Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko
Alma mater Moskva Ĉajkovskij Konservatorio
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr

Biografio redakti

Koreŝĉenko estis naskita en Moskvo en 1870. En la Moskva konservatorio li perfektiĝis pri pianado, diplomiĝante en 1891. Li estis nur la dua persono iam aljuĝita la Grandan Oran Medalon de la Konservatorio; la unua estis unu el liaj instruistoj, Sergej Tanejev, kaj la tria estis Sergej Raĥmaninov.[1]

Li restis kun sia studa universitato kiel profesoro pri harmonio kaj ankaŭ instruis kontrapunkton ĉe la Moskva Sinoda Lernejo. Li ankaŭ laboris kiel pianisto, kiel pianakompananto por Teodoro Ŝaljapin kaj kiel muzikĵurnalisto por Moskovskije Vedomosti (Московские Ведомости, "Moskvaj novaĵoj"), vojaĝis al Kaŭkazo kaj esploris la kartvelan kaj armenan popolmuzikon. Ekde 1919 ĝis sia morto en 1921 li laboris kiel profesoro kaj ekde 1920 kiel rektoro ĉe la Nacia Universitato de Artoj en Ĥarkivo.

Arsenij Koreŝĉenko mortis en Ĥarkivo en 1921.

Referencoj redakti