Artúr Rozinek, laŭ hungarlingve kutima nomordo Rozinek Artúr estis hungara inĝeniero, inventisto.

Artúr Rozinek
Persona informo
Naskonomo Rozinek Artúr
Naskiĝo la  20-an de marto 1884(nun 1884-03-20)
en Hungario Árpatarló
Morto la 4-an de aprilo 1965
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo elektrika inĝeniero • maŝinkonstrua inĝeniero • inventisto
vdr

Artúr Rozinek [1] naskiĝis la 20-an de marto 1884 en Hungara reĝlando, en Kroatio, en Árpatarló (nuntempa Ruma en Serbio). Li mortis la 4-an de aprilo 1965 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Artúr Rozinek studis en teknika universitato en Vieno. Komence li okupiĝis pri vaporturbinoj. Inter 1923 kaj 1945 li estis teknika direktoro de hungaraj karbominejoj. Lia plej granda invento kune kun Géza Szikla (inĝeniero) estis bruligi en kaldrono la karberojn neuzitajn. Li establis fandejon pri aluminio en Tatabánya. Post la 2-a mondmilito li pensiuliĝis. Li ricevis memormedalon en 1944.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Füst ellen való védekezés tüzeléstechnikai megvilágításban (1933)

Fontoj redakti