Asteriks kaj Obeliks kontraŭ Cezaro

Asteriks kaj Obeliks kontraŭ Cezaro (france Asteriks & Obélix contre Cézar) estas filmo de 1999 reĝisorita de Claude Zidi, la unua realaktora filmo el kiu poste iĝis serio de kvar filmoj pri la aventuroj de la fikciaj gaŭloj Asteriks kaj Obeliks de René Goscinny kaj Albert Uderzo. La filmo kombinas elementojn el pluraj de la bildstriaj volumoj pri Asteriks plejparte Asteriks la Gaŭlo, Asteriks kaj la sorĉisto, Asteriks kaj la gotoj, Asteriks legiano kaj Asteriks gladiatoro. Sed abundas ankaŭ ŝercoj de kaj referencoj al multaj aliaj albumoj, kiel ekzemple humura interbabilo inter Julio Cezaro kaj Marko Bruto prenita de Asteriks kaj Kleopatra.

Asteriks kaj Obeliks kontraŭ Cezaro
longa filmo
Originala titolo Asteriks & Obélix contre Cézar
Produktadlando Francio
Originala lingvo Franca
Ĝenro Komedio
Kameraado Tony Pierce-Roberts
Reĝisoro(j) Claude Zidi
Produktisto(j) Claude Berri
Scenaro Claude Zidi
Laŭ la verko de Asteriks de René Goscinny kaj Albert Uderzo
Filmita en Francio, Italio, Germanio
Muziko de Jean-Jacques Goldman, Roland Romanelli
Rolantoj Christian Clavier • Gérard Depardieu • Roberto Benigni • Michel Galabru • Claude Piéplu • Daniel Prévost • Pierre Palmade • Laetitia Casta • Arielle Dombasle • Sim • Marianne Sägebrecht • Gottfried John • Jean-Pierre Castaldi • Jean-Roger Milo • Jean-Jacques Devaux • Hardy Krüger Jr. • Olivier Achard • Michel Muller • Jacques Delaporte • Philippe Lehembre • Jérôme Chappatte • Paul Rieger • André Chaumeau • Pierre Lafont • Gaëtan Bloom • Jean-Yves Tual • Martial Courcier • Jean-Marc Bellu • Pascal Librizzi • Philippe Beautier • Q119852141 • Patrick Massieu • Herbert Fux • Beppe Chierici • Didier Cauchy • Jean-Marie Paris • Jean-Paul Farré • Laurent Spielvogel • Mario Luraschi • Fedele Papalia • Guillaume de Jouvencel • Q119852288 • Franck-Olivier Bonnet • Patrick Bordier • Daniel Del Ponte • Frank Vockroth • Vincent Martin • Udo Jolly • Udo Jolly • Hardy Hoosmann • Dietmar Mössmer • Tony Gaultier • Q119852499 • Nicky Marbot • Q119852514
Produktinta firmao Katharina 
Renn Productions 
TF1 Films Production 
Bavaria Film 
Films 7 
Melampo Cinematografica 
Canal+ 
Pathé Distribution 
Constantin Film 
Sat.1 
Odeon Film 
Cecchi Gori Group
Distribuo Pathé distribution
IMDb
vdr

En la momento de sia publikiĝo, la filmo estis la plej multekosta produktaĵo en la historio de franca kino kaj la plej multekosta 20-jarcenta kinfilma produktaĵo en Francio. Tamen jam tri jarojn pli poste, en 2002, pli multekostis la filma sekvaĵo, Asteriks kaj Obeliks: Misio Kleopatra, kiu do transprenis la rekordon de la plej multekosta produktaĵo en la historio de franca kino, sed lasis al la unua filmo la rekordon de la plej multekosta 20-jarcenta kina produktaĵo en Francio, ĉar la sekvaĵo kompreneble jam apartenas al la 21-a jarcento.