Astura Bukedo

antologio de hispanlingvaj asturaj verkistoj
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Astura Bukedo estas antologio de elektitaj poemoj kaj rakontoj de hispanlingvaj asturaj verkistoj. Eldonita fare de Astura Esperanto-Asocio en Ĥiĥono kadre de la centjariĝo de Esperanto.[1]

Astura Bukedo
poezia kolekto • novelaroliteratura verko
Aŭtoroj
Aŭtoroj
Lingvoj
Origina lingvo Hispana
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 1987
Loko Ĥiĥono
Eldonejo Astura Esperanto Asocio
Lando Hispanujo
Trajtoj
Paĝoj 138
ISBN 8439889089
Temo Romantikismo
Ĝenro Poezio, Prozo
Serio Hispana Literaturo
Tradukado
Tradukinto Fernando de Diego, Liven Dek, Jorge Camacho
vdr

Enhavo redakti

La antologio konsistas el kolekto de 22 poemoj kaj 5 rakontoj de asturaj verkistoj. Antaŭparolo de Alcibiades kaj mallongan ilustritan biografion de la aŭtoroj.[1][2]

Aŭtoro Verko Tradukinto
Ramón de Campoamor La Trajno Ekspresa Fernando de Diego
Ramón Pérez de Ayala Universala Danco
Leopoldo Alas "Clarín"
  • La Duopo de la Tusoj
  • Adiaŭ, Cordera!
  • La Kavaliro de la Tablo Ronda
Ángel González
  • Por ke nomiĝu mi Angel' Gonzalez
  • Fino
  • Danaa
  • Mi Mem
  • Aeron Mi Modlis
  • Pruvo
  • Elektita per Aklamo
  • Jen Vera Am'
  • Nun
  • Kvinteto Enterigo por Kordinstrumentoj en Tombejo kaj Rura Piano
  • Elegio Pura
  • Denove
  • Poetiko N-ro 4
  • Aforismo
  • Populare
  • Glosoj al Heraklito
  • Yarg Nairod
  • Ĉiloe', Septembro, 1972
  • Pamfleto kontraŭ l' Mortintoj
  • Ĉu vi scias, ke papero...?
Jorge Camacho
Armando Palacio Valdés
  • La Bobeloj
  • Peĉjo la Bona
Liven Dek

Recenzoj redakti

 
 La libro enhavas verkojn (prozo kaj poezio) de Ramón de Campoamor, Pérez de Ayala, Angel Gonzalez, Palacio Valdés kaj "Clarín". "La trajno ekspresa" de Campoamor estis poemo tre populara siatempe, sed nun tute forigita de la moderna poezia gusto. Tradukita kun granda respekto al rimo kaj metriko de la hispana originalo, ni trovas en ĝi la saman bombaston kaj senmezuran hiperbolecon de la nacilingva teksto. Campoamor stas nun paganta sian kredon, ke la poezio estis nur rimita prozo. Pérez de Ayala, elstara verkisto proze kaj verse, estas ĉi tie reprezentita de unu el siaj poezioj: "Universala Danco", kiu pro temo kaj formo nin portas al la "dancoj de la morto" komunaj al diversaj eŭropaj lingvoj en la Mezepoko.

Venas poste Angel Gonzalez, nuntempa poeto kaj universitata profesoro en Usono. Lia poezio pri la mem, pri la mondo kaj pri la vivo estas amareca, intima, demanda, kaj kelkfoje ne facile kaptebla. Pli ol belecon en la esprimo, li serĉas kaŭzi fortan impreson en la leganto. Palacio Valdés, aŭtoro de multaj lirikaj, teneraj romanoj kaj rakontoj, impregnitaj de delikata humorismo, kaj nejuste preskaŭ forgesita hodiaŭ, aperas tradukita en la libro per du mallongaj rakontoj pri krimo kaj sango, kiuj tute ne respegulas la veran dimension de tiu estiminda verkisto. Laste — kaj ĉefe— la libro enhavas la nesupereblan rakonton "Adiaŭ, Cordera", kiu elvolviĝas inter la limoj de malgranda paŝtejo apud fervojo, en la verda Asturio, sed posedas funde universalan kaj ĉiutempan valoron. Lia [tiel] aŭtoro, Leopoldo Alas, "Clarín", estis eminenta literatura kristikisto kaj verkis ankaŭ "La Regenta", kiun oni nuntempe konsideras la plej bona hispana romano de la 19a jarcento. Pri la tradukoj, el manoj diversaj, ni diru ke ili estas tre bonaj. "La trajno ekspresa", oferis sendube specialajn malfacilajojn pri rimo kaj metriko, kiujn la tradukisto sukcese solvis. En la traduko de "Adiaŭ, Cordera", aperas ofte ŝanĝoj en la strukturo de la frazoj, kiuj ne tuŝas la rakontadon, sed iagrade modifas sennecese — kaj senrajte!— la individuecan stilon de la verkisto.

Neeblas ne mencii, ke tipografiaj eraroj abundas en la libro. Espereble, tio malaperos en venontaj libroj eldonotaj de la Astura Esperanto Asocio, kiun ni elkore gratulas en la apero de tiu ĉi unua volumo. 
— JES. Boletín n284 (jan 1988)

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Astura Esperanto Asocio. Astura Bukedo (esperante). Alirita 2024-17-05.
  2. Flandra Esperanto-Ligo. Astura Bukedo. Alirita 17-05-2024.

Eksteraj ligiloj redakti

Astura Bukedo en la katalogo de Biblioteko Juan Régulo Pérez