„ La libroj esperantaj en certa grado estas la vestoj de nia movado: ili montras al la ekstera mondo la staton de la esperantismo. Ili ja pruvas ke ekzistas publiko kiu aĉetas tiajn libroj, kiu ŝatas ilian laŭenhavan kaj laŭaspektan valorojn. La libro „Atakoj kontraŭ ĝardenplantoj" estas unu el tiuj libroj, kiujn oni fiere povas montri, ĉar ĝia enhavo el scienca vidpunkto estas elstare bona kaj ĝia aperajo estas unuaranga: preso, ilustro, bindo kaj papero. „Esperanto Publishing Company" meritas gratulon pro tia eldonaĵo, kiu parte estas kleriga libro pri la plantpatologio, parte konsultlibro por hortikulturistoj kaj ĝardenamatoroj.
Tiaj verkoj maloftas en Esperantio, ĝia eldonajo estas pli malpli eksperimento: Ni esperas ke la aĉetemo de la esperantistaro estos nedubebla stimulo al la eldonejo daŭrigi la aperigon de tiaj libroj.
En la antaŭparolo la aŭtoro mencias, ke la verkado havas du celojn: „parte prezenti enkondukon en la sciencon, kiun la libro pritraktas, parte kulturi novan kampon faklingvan en Esperanto, do certagrade konsistigi terminaron". Plue sed tio ne estas dirita en la libro - la eldono povus prezenti al la neesperanta mondo moderna konsultlibron, kiun valoras eklerni esperanton. En tiuj landoj, kie tia libro mankas, la fakaj kvalitoj de la libro valoras akiri la legokapablon pri esperanto. Kolegoj recenzantoj do recenzu ankaŭ en neesperantaj fakgazetoj !
La esperantistoj ĝuas la bonŝancon havi inter si specialiston kiel NEERGAARD kun mondfama reputacio kiu enkorpigis sian grandegan sperton kaj scion kaj multe de sia tempo en la ĉi priparolata verko. Ĉu tio signifas enferrno de scio kaj peno
internen de la limoj de nia lingvo aŭ male, la plej efika utiligo sekve de la mondvasteco de Esperanto, dependas de ni, esperantistoj. Oni sentas, ke ni
havas en niaj manoj la respondon a] tiu demando, kiu povas esti decida koncerne eldonadon de faklibrqj en la estonteco. Ĝi devigas nin diskonigi la libron kiom eble plej multe.
En diversaj klare verkitaj ĉapitroj ĝenerala informo estas donata pri la baza scio kaj penslinioj de la scienco de plantmalsanoj. Tiuj ĉapitroj estas interesaj kaj instruaj por ,ĉiu, kiu ŝatas havi superrigardon pri la moderna scienco, kiu estas tiel grava por la hortikulturo kaj por la pruduktado de fruktoj, legomoj kaj floroj. Aliaj ĉapitroj estas speciale verkitaj por la praktikisto, ĉu la profesia ĝardenisto, ĉu la amatora ĝardenposedanto. Ili donas ĉian helpon ĉe la rekonaclo de la simptomoj de malsanoj kaj parazitaj atakoj al la plantoj. Ili ankaŭ
donas ĉian necesan informon por efike batali la mankojn aŭ difektantojn.
Multe de tiu informo estas prezentita en lertaj kaj supervideblaj tabeloj.
Oni povas diri, ke ĉiuj facetoj de la komplikita materio estas detale pritraktita. La priskriboj de malsanoj kaj simptomoj estas koncizaj kaj klaraj ankaŭ dank'al multaj bonaj fotoilustrajoj kaj bele reproduktitaj koloraj bildoj, kiuj lastaj estas kunigitaj sur 9 elfaldeblaj folioj.
La lingvaĵo estas kiel oni povas atendi de membro de nia Akademio.
En la titolo de la libro la uzo de „al" anstataŭ „kontraŭ" miaopinie estas preferinda kaj pli klara. (Atakoj al ĝardenplantoj). Estas kompreneble
ke pritrakto de specialista fako postulas multajn fakterminojn, kiuj ankoraŭ mankis en Esperanto. Ke Neergaard elektis por plantoj, parazitoj kaj malsanaspektoj prefere tradukitajn, do esperantigitajn nomojn aŭ anglajn estas ĝojiga kaj montras kiom vigle vivas Esperanto. Ringoŝpinulo, saksporfungo, pirvespo, pokalrusto, hajltrua malsano, folipulo estas nur kelkaj ekzemploj. Tamen transpreno de neologismoj el la scienca jargono estis necesa, ĉiuj fakterminoj estas klare
difinitaj kaj en la teksto kaj en la terminara listo en la lasta ĉapitro.
Kritiki la enkondukon de nova faktermino estas malfacile, ĉar nur la verkanta specialisto scias ĉiujn motivojn por tio. Tamen mi kuraĝas dubi, ĉu esperanto vere bezonas terminojn kiajn „masklo" kaj „femalo" por vira kaj ina vivaĵo, „ŝoso por vergosimila branĉo, „sporangio" por sporujo, „suscepto" por mastroplanto kaj „susceptema" por infektibla, senrezista.
Konklude: ĉi tiu libro estas elstara gajno por nia fakliteraturo kaj oni miras pri la relative malalta prezo por tia belaspekta kaj ride ilustrita verko. ” |