Atanas Sejkov
Atanas SEJKOV bulgare: Атанас Стефанов Сейков (naskiĝis la 18-an de marto 1928 en Sofio, mortis la 7-an de septembro 2010 samloke) estis bulgara verkisto kaj publicisto.
Atanas Sejkov | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 18-an de marto 1928 en Sofio | |
Morto | 7-an de septembro 2010 (82-jaraĝa) en Sofio, Bulgario | |
Lingvoj | bulgara vd | |
Ŝtataneco | Bulgario vd | |
Profesio | ||
Okupo | ĵurnalisto tradukisto instruisto verkisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
En 1964 finis esperantologion en Pedagogia Instituto en Budapeŝto. Poste laboris kiel ĵurnalisto en Plovdiv, ankaŭ estis instruisto kaj tradukisto de la angla lingvo.
En 1990 fondis Asocion de Sendependaj Bulgaraj Verkistoj. Romano Japanio en mia vivo, eldonita en 1995, estis distingita de la usona Kongresa Biblioteko, kiu atribuis al la aŭtoro honoran doktorecon.