Atlantik-Brücke

la nuna sidejo Magnus-Haus en Berlino-Mitte

Atlantik-Brücke (prononco laŭ sistemo IFA atˈlantɪkˌbʁʏkə, Atlantika Ponto) estas pensfabriko kaj la ĉefa privata senprofita asocio por promocii german-usonan interkomprenon kaj Atlantikismon. Fondita en Hamburgo en 1952, ĝi situis en Bonno inter 1983 kaj 1999 kaj nun situas en Berlino.

La asocio organizas invit-konferencojn, seminariojn kaj kolokvojn. Per diversaj programoj por "Junaj Gvidantoj", militistoj, ĵurnalistoj kaj studentoj, la Atlantika Ponto nutras socian reton inter nunaj kaj estontaj estroj en kompanioj kaj mondaj aferoj. La asocio ankaŭ aljuĝas premiojn honore al Vernon Walters kaj Eric Warburg.

Eksteraj ligilojRedakti