Attila Szabó (violonisto)

Attila Szabó [sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Attila estas hungara muzikisto (plej ofte violonisto, gitaristo, kantisto), instruisto.

Attila Szabó
Attila Szabó en 2012
Attila Szabó en 2012
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1968 (1968-07-31) (55-jaraĝa)
en Hatvan
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Károly Eszterházy
Okupo
Okupo violonisto
vdr
Attila Szabó en 2014

Attila Szabó [1] naskiĝis la 31-an de julio 1968 en Hatvan.

Biografio redakti

Attila Szabó frekventis mezlernejon en Gödöllő, krome li aĝis 6, kiam li komencis lerni ankaŭ violonadon, post 7 jaroj ankaŭ gitarludon. Li akiris diplomon en Altlernejo Károly Eszterházy en 1991. Dum la studentaj jaroj li profunde interesiĝis pri la hungara popolmuziko. Inter 1988-2002 li estis orkestrano en Eger. En 1996 li aliĝis al orkestro de János Csík, sed li muzikadis ankaŭ en aliaj orkestroj, eĉ pli malofte en ŝlagrorkestroj. Post la diplomo li instruis en pluraj lernejoj, muziklernejoj ĝis 2009. Li ricevis kune kun la orkestro de Csík premion Kossuth en 2013.

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2019-04-27. Alirita 2019-04-27.