August von Heyden (naskiĝinta la 13-an de junio 1827 en Breslaŭo, mortinta la 1-an de junio 1897 en Berlino) estis germana pentristo kaj juristo. Lia patro estis la verkisto Friedrich von Heyden.

August von Heyden
Persona informo
August von Heyden
Naskiĝo 13-an de junio 1827 (1827-06-13)
en Breslaŭo, Prusio
Morto 1-an de junio 1897 (1897-06-01) (69-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Akademie der Künste vd
Familio
Dinastio Heyden-Nerfken vd
Patro Friedrich von Heyden vd
Gefratoj Friedrich von Heyden vd
Infanoj Hubert von Heyden vd
Profesio
Okupo kulturhistoriisto • pentristo • universitata instruisto • verkisto • Bergbeamter vd
Aktiva en Berlino vd
Aktiva dum 1859–1897 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Heyden jam fariĝis administra ĉefo de la minejo de la Duko de Ujest, kiam li povis permesi al si ekonomie dediĉon al la artoj. Li eniris en 1859 en Berlino la atelieron de Holbein kaj en 1860 la atelieron de Steffeck. En 1861 li iris Parizon por daŭrigi studojn ĉe Gleyre kaj Couture. Lia unua pli granda verko, la sanktulino Barbara alportanta la sakramentojn al ministo en vivodanĝero (por la preĝejo de Dudweiler) ricevis en 1863 oran medalon. En 1866 sekvis la grandverkaĵo: Luther und Georg von Frundsberg vor dem Reichstag zu Worms (Nürnberg, Germanisches Museum). En 1867 li pentris bildon por la kurtenoj de la berlina operejo: Arion auf den Meereswogen. Ĉe la berlina akademia ekspozicio de 1870 troviĝis la jenaj verkoj de Heyden: Die Siesta, Das Märchen kaj Der Festmorgen (la lasta posedatas de la Nacia galerio de Berlino). Ĉiuj ĉi estis kreitaĵoj plenaj de poezia charmo. En 1873 videblis en Berlino Prinzessin Clémence, die ihre Reize den Abgesandten des Königs von Frankreich enthüllt. Ekde tiam li ŝatis verki romantikajn motivojn idealisme kaj ofte de super natura grandeco, ekz.: Über das Schlachtfeld reitenden Walküren (1872), Leukothea, dem Odysseus erscheinend (1874), Ödipus vor der Sphinx (1877), Der Hochzeitsritt des Herrn Olof (1875), Tschionatulander und Sigune (1879), Wittichs Rettung (1880), Heureka (ein Alchimist) kaj Almenrausch und Edelweiß (1891). Kontraue al tiuj bildoj estas la en 1890 finfarita verko Treue Kameraden (savo de ministoj el minejoj falintaj).

Ekster tio Heyden faris monumentajn kaj dekorajn bildojn en la tura halo kaj la burĝa salonego de la berlina urbodomo (scenoj el la popola vivo de Berlino de la komencoj ghis la plej nova tempo, portretoj de meritintaj personoj), en la Moltke-chambro de la generalstabo-domo, en la berlina Nacia galerio (zodiaka serio), en la regna justicejo kaj du bildoj por la Ĵurtribunalo en Poznano (momentoj gravaj al la urba historio). En 1892 li pentris novan kurtenon por la berlina operejo kun la nordaj skaldoj Bragi vizitantaj la homojn.

Heyden ankaŭ ilustris kaj desegnis ade en la artaj metioj. Inter 1882–1893 li estis instruisto pri kostumoj ĉe la berlina Arto-akademio.

Libroj redakti

Li eldonis: »Aus der Teufe«, zwei Märchen (Berlin 1878); »Die Perlen«, fabelo (1881; ambaŭ aferoj kun ilustraĵoj de li mem; »Blätter für Kostümkunde« (1874–91, 4 vol.); »Die Tracht der Kulturvölker Europas« (Leipzig 1889); »Aus eigenem Rechte der Kunst« (Berlin 1894); »Jury und Kunstausstellungen« (1894).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 9. Leipzig 1907, p. 304-305, kio legeblas tie ĉi.