Aynur Doğan (* 1-a marto 1975 en Cemisgezek, Turkio) estas unu el la plej konataj kantistinoj de Turkio kaj reprezentantino de la kurda kulturo.

Aynur Doğan
Aynur Doğan kantante ĉe la amaskunveno Birlikte okaze de la 10-a datreveno de la najla bombatako en Kolonjo
Aynur Doğan kantante ĉe la amaskunveno Birlikte okaze de la 10-a datreveno de la najla bombatako en Kolonjo
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1975 (1975-03-01) (49-jaraĝa)
en Çemişgezek
Lingvoj turka
Ŝtataneco Turkio
Okupo
Okupo kantisto
TTT
Retejo http://www.aynurdogan.net/
vdr
Aynur Doğan, 2008

Aynur Doğan estas simbolo, ikono de la kurda kulturo, ĉar pere de ŝiaj tradiciaj, melankoliaj popolkantoj (Alevo-baladoj)[1] pri la vivo kaj suferado de la kurda popolo, ŝi ankaŭ disvastigas pli ol 300-jaraĝan muzikan historion[2]. La tekstoj de ŝiaj kantoj precipe temas pri virinoj kaj konas nekredeblan sukceson inter kurdoj[3].

Muzike ŝi provas miksi kurdan kun okcidentan muzikon, kreante sian propran stilon kaj interpreti sian tradician repertuaron en moderna kaj nova maniero[2].

Vivkuro redakti

Aynur Doğan naskiĝis en la turka provinco Tunceli en Orienta Anatolio. Ŝi iris al lernjeo en Tunceli kaj poste en Elazığ. Ĉe la komenco de la naŭdekaj jaroj, ŝi transloĝiĝis kun ŝia familio al Istanbulo kie ŝi studis ĉe mezlernejo.

En Istanbulo, kie kulturoj, lingvoj, tutmondaj vidpunktoj kaj muzikstiloj el la tuta mondo kunfandiĝas, Doğan ankaŭ prenis muziklecionojn ĉe Arif Sağ, muziklernejo por sazo/baglamo (tr : bağlama) kaj notkantadon. Poste ŝi studis kantadon kun Begüm Erdem kaj Aşkın Metiner.

Muzikoproduktado redakti

En 2002 aperis ŝia unua albumo : Seyir.

Pro la filmo Gönül Yarası de Yavuz Turguls, Aynur Doğan fariĝis en 2005 la unua artistino kiu senpere kantis kurde en la turka filmo "Hejiroke". Ŝi estas ankaŭ videbla en la dokumenta filmo Istanbul Hatırası / Köprüyü Geçmek -Transiri la pontojn" de Faith Akins el la sama jaro.

Samjare ŝi alportas kantojn por la albumo Bahar de Kardeş Türkülers, samkiel por la albumo Miraz de Mikail Aslan. En 2005 eldoniĝis ŝia albumo Nupel. Ŝi kunlaboras kun pluraj famaj kantistoj interalie kun Sertab Erener (kanto Dewo Dewo)

Yüksel Yavuz, filmisto de nekomercaj filmoj (tiel nomataj '[Autorenfilm aŭtorfilmoj]') uzis ŝian kanton Keçe Kurdan (kurda knabino) en la dokumenta filmo Close-up Kurdistan.

Diskaro redakti

  • Ateş Yanmayınca
  • 2002 Seyir
  • 2004 Keçe Kurdan (turka - Kürt Kizi "Kurda knabino")
  • 2005 Nûpel (turka Yeni Sayfa, "nova paĝo")
  • 2008 Güldünya Şarkıları - Çeşitli Sanatçılar (2008) kun Qumrike (Kumrucuk)
  • 2010 Rewend
  • 2013 Hevra (Kune) 
  • 2016 Hawniyaz

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti

  1. Noto : kantado kaj muziko estas intime ligitaj en la kulturo de la aleva religia komunumo, la dua plej granda en Turkio. (->Die reine Stimme von Aynur).
  2. 2,0 2,1 (angla, kurda, turka) About Aynur
  3. (angla) Aynur Arkivigite je 2018-01-12 per la retarkivo Wayback Machine, Bozar, 2018, alirite la 10-an de januaro 2018.