Armeo de Azerbajĝano

(Alidirektita el Azerbajĝana armeo)

La azerbajĝana armeo (azerbajĝana: Azərbaycan Silahlı Qüvvələri) la aera armeo, la aera defenda armeo kaj la landlima gardistaro estas la kvar branĉoj de la tuta armeo de Azerbajĝano. Tiu ĉi strukturo de la azeraj militistoj estis pretigata post la malapero de Sovetunio en 1991 per la kreado de la Ministerio de Defendo en 1992. La Ĉefkomandanto estas la prezidento de Azerbajĝano, Ilham Alijev. La Ministerio de Defendo okupiĝas pri la politika gvidado, nuntempe gvidata de Zakir Hasanov, dume ekzistas militkomando sub la Plejalta Ŝtato, gvidata de la Kolonelo Generalo Najmaddin Sadigov.

Armeo de Azerbajĝano
emblemo
armitaj fortoj
Komenco 9-a de oktobro 1991
Antaŭe Unuiĝinta Armeo de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj vd
Lando(j) Azerbajĝano vd
Sidejo Bakuo, Azerbajĝano
Retejo [http:// Oficiala retejo]
vdr
Azerbajĝana Armeo defiladas.

La aktiva armeo havas ĉ. 126.400 soldatojn (ĉiuj profesiuloj), kun aldona rezervo je 67.000, kaj “rezervo de la rezervo” de 350.000. La landlimaj gardistoj okupiĝas pri la sekureco kaj gvidado de la landlimoj kun Armenio, Irano, Kartvelio, Rusio kaj Turkio. En la supozata kazo je eventuala invado, Azerbajĝano estas preparata por la mobilizado de ĉiu sanaviro inter 15 kaj 49, ĉiuj kun antaŭaj militistaj studoj.