Azia varmondo de 2023

rekorda varmondo en Azio ekde aprilo 2023

Ekde aprilo 2023, rekorda varmondo influis multajn aziajn landojn, inkluzive de Barato, Pakistano, Sri-Lanko, Bangladeŝo, Kamboĝo, Ĉinio, Laoso, Tajlando, Malajzio, Singapuro kaj Vjetnamio. Pluraj regionaj temperaturaj rekordoj estis starigitaj. La varmondo kaŭzis multajn mortojn pro severa insolacio kaj kaŭzis sanajn avertojn kaj elektropaneojn tra pluraj landoj.

pintaj temperaturoj en suda Azio de la 16-a ĝis 22-a de aprilo 2023
pintaj temperaturoj en sudorienta Azio de la 23-a ĝis 29-a de aprilo 2023

Maja studo de la meteologia iniciativo World Weather Attribution/Attribution du climat mondial trovis, ke la varmondo fariĝis almenaŭ 30 fojojn pli verŝajna pro klimata ŝanĝo en Barato kaj Bangladeŝo, kaj ke klimata ŝanĝo altigis temperaturojn je almenaŭ 2 °C (gradoj celsiaj, koresponde al 3.6 °F, gradoj farenhejtaj) en multaj partoj de Azio en aprilo.

Sumoj de mortoj

redakti

Enhospitaligoj

redakti