Bánfa
Bánfa estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Szigetvár. La loknomo signifas: banuso-vilaĝ'.
Bazaj informoj
redakti- Areo: 12 km²
- Loĝantaro: 210
- Poŝtkodo: 7914
- Telefonprefikso: 73
Situo
redaktiBánfa situas sur ebenaĵo, fine de sakovojo. Szigetvár troviĝas 11, Szentlőrinc 12, Sellye 17, Pécs 36 km-ojn.
Historio
redaktiLa unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1289 laŭ tiama hungara ortografio "Baanfolva". Ĝi longe estis eklezia bieno. Post la mezepoko la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.
En Bánfa migra poŝto servas.
Vidindaĵoj
redakti- romkatolika preĝejo omaĝe al Sankta Triunuo de 1912
- fiŝkaptista lago
Komunumoj pri bán (= banuso) en Hungara reĝlando
redaktiAlsóbán | Bán | Bánfa | Bánfalva | Bánhorváti | Bánkeszi |
Bánpatak | Bánréve | Bántolmács | Bántornya | Felsőbán | Mosonbánfalva |