Béla Bojta

hungara advokato, ŝakisto

Béla Bojta, laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Bojta Ernő Béla estis hungara advokato, ŝakisto. Lia origina familia nomo estis Burger.

Béla Bojta
Persona informo
Naskonomo Burger Ernő Béla
Naskiĝo 27-an de decembro 1899 (1899-12-27)
en Szeged
Morto 29-an de decembro 1969 (1969-12-29) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Scienca Universitato de Szeged Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo advokato
politikisto
ŝakisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Béla Bojta[1] naskiĝis la  27-an de decembro 1899(nun 1899-12-27) en Szeged, li mortis la 29-an de decembro 1969 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Béla Bojta akiris advokatan diplomon en Scienca Universitato Ferenc József, poste li estis advokato en sia naskiĝurbo. Li ofte entreprenis la defendon en pluraj maldekstremaj krimprocesoj. En 1942 li estis arestita pro suspekto de sabotado kaj oni sendis lin al punkolonio. En 1944 li denove arestiĝis, sed li rifuĝis, poste li tuj ricevis ŝtataadministraciajn kaj signifajn juĝadajn taskojn tie, kie jam ĉesis la nazia regado. En 1947 li ricevis titolon subministro havanta diversajn taskojn. Inter 1950-1956 tamen li estis simpla oficisto, poste li denove estis advokato. Li estis ankaŭ ŝakisto, li longe redaktis ŝakrubrikon en gazeto. Li ricevis premiojn inter 1947 kaj 1969.

Fontoj

redakti

Referencoj

redakti