Béla Boros (kuracisto)

Béla Boros [boroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Boros Béla estis hungara kuracisto, okulkuracisto, profesoro. Lia frato estis István Boros (biologo).

Béla Boros
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1903 (1903-12-21)
en Pécs
Morto 25-an de septembro 1992 (1992-09-25) (88-jaraĝa)
en Pécs
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Erzsébet (1923–1929)
Scienca Universitato de Szeged (1922–1923)
Gymnasium of Cistercian Order of the Louis the Great (en) Traduki (–1922) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o István Boros Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo akademiulo
okulkuracisto
kuracisto
lektoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Béla Boros [1] naskiĝis la 21-an de decembro 1903 en Pécs. Li mortis la 25-an de septembro 1992 en Pécs.

Biografio

redakti

Béla Boros frekventis cistercianan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li estis soldato en Szeged. Li studis unu studjaron en Scienca Universitato Ferenc József, fine li akiris medicinan diplomon en Scienca Universitato Erzsébet en 1929. Post siaj studoj li laboris-instruis en kliniko de Pécs, en 1933 li akiris plian diplometon pri lerneja medicino. Li estis nomumita privata profesoro en 1941, eksterordinara profesoro en 1947. Li estis katedrestro post 2 jaroj, klinikestro inter 1951-1973. Li kandidatiĝis en 1952. Li estis ankaŭ dekano (1954–1956), rektoro (1949-1951, 1966–1973), dekano kun rektororajto (1954-1956), vicrektoro (1961-1964). Li ricevis 7 premiojn inter 1950-1983.

Elektitaj kontribuoj

redakti
  • Fehér vérsejtek és tuberkulin. Adat a fehérvérsejtek biológiai reakcióihoz. – Vaccina keratitis és a reticulo-endothel rendszer. (1940)
  • Hogyan fejlődött ki az emberi szem? (1953)
  • Szemészet (1957, 1962, 1967) - studenta lernolibro; kunlaboranto
  • Allergie und allergische Erkrankungen des Auges. 1–2. (1959) - kunlaboranto
  • A Marfan-lencse extrakciójának szövődményes lehetősége (1963)
  • Szemészeti jegyzet (1970, 1974) - studenta lernolibro

Fontoj

redakti