Béla Horváth (kemiisto)

Béla Horváth [horvAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Horváth Béla estis hungara kemiisto, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis nemesmiliticsi [nemeŝmilitiĉi].

Béla Horváth
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1879 (1879-01-01)
en Ĵabalj
Morto 22-an de junio 1923 (1923-06-22) (44-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo kemiistogeologo • kemia inĝeniero
vdr
Tombo

Béla Horváth [1] naskiĝis en 1879 en Hungara reĝlando en Zsablya (nuntempa Ĵabalj en Serbio). Li mortis la 22-an de junio 1923 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Horváth frekventis universitatojn en Vieno, Zuriko, Karlsruhe, Bazelo. Li akiris medicinan/teknikan diplomojn en 1903 Bazelo/Karlsruhe. Post siaj studoj li laboris en la universitata instituto en Budapeŝto, en 1904 li komencis instrui en la sama urbo en la bestkuracista altlernejo, kie li estis nomumita privata profesoro en 1915. Li estis ankaŭ ĉefkemiisto-geologo kaj laboratoriestro en reĝa geologia instituto inter 1909 kaj 1918. Li okupiĝis pri analizoj de grundoj kaj ŝtonaĵoj.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Az o- és p-amidobenzylalkoholok előállítási módja (1901)
  • Balatonmelléki kőzetek, vizek és gáz chemiai elemzése (1911; germane: 1912)
  • A talaj szilícium-oxid tartalmának mennyiségi meghatározása (1916)

Fontoj redakti