Béla Náday
Béla Náday [nAdai], laŭ hungarlingve kutima nomordo (kaj pli komplete) Náday Béla István Pál estis hungara aktoro. Lia nobela antaŭnomo estis újhelyi, li origina familia nomo estis ĝis 1912 Nauratyill, kiu malofte aperis en formoj Navratyill, Nauratyil. Lia patro estis Ferenc Náday, lia patrino estis Katalin Vidmár, lia fratino estis Ilona Náday, lia edzino estis Ilona Tasnádi.
Béla Náday | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de majo 1877 en Budapeŝto |
Morto | 23-an de oktobro 1937 (60-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ferenc Náday |
Frat(in)o | Ilona Náday |
Edz(in)o | Ilona Tasnádi |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Béla Náday [1] naskiĝis la 29-an de majo 1877 en Budapeŝto, li mortis la 23-an de oktobro 1937 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiBéla Náday aĝis 17, kiam li debutis en teatro. Li frekventis Teatran Akademion. Ekde 1898 ĝismorte li apartenis al Nacia Teatro (Budapeŝto). En 1928 li ricevis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro. Li ricevis reĝan premion en 1917 pro apogoj de la batalantaj soldatoj. Li edziĝis en 1901, eksedziĝis en 1911, denove edziĝis en la sekva jaro. Li ricevis rolojn ankaŭ en mutaj filmoj kaj li verkis kelkajn scenarlibrojn.
Elektitaj roloj
redakti- William Shakespeare: Komedio de eraroj - Ephesusi Dromio
- Ede Szigligeti: A szökött katona - Gémesi
- Kálmán Mikszáth: A vén gazember - Balassa
Fontoj
redakti- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografieto Arkivigite je 2016-10-05 per la retarkivo Wayback Machine