Ferenc Náday
Ferenc Náday [nAdai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Náday Ferenc estis hungara aktoro, reĝisoro, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis újhelyi, lia origina familia nomo estis Nauratyill, Navratil aŭ Navratyil. Lia edzino estis Katalin Vidmár, liaj gefiloj estis Béla Náday kaj Ilona Náday.
Ferenc Náday | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 13-an de marto 1840 en Peŝto |
Morto | 14-an de aprilo 1909 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Katalin Vidmár |
Infanoj | Béla Náday • Ilona Náday |
Okupo | |
Okupo | aktoro • reĝisoro • instruisto |
Ferenc Náday [1] Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 13-an de marto 1840 en Pest (urbo), li mortis la 14-an de aprilo 1909 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Ferenc Náday frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo. Li debutis kiel kantista aktoro en 1862 en teatro en Buda en 1862. En la sekva jaro li estis membro de Nacia Teatro (Budapeŝto), kie li restis ĝismorte. Li faris ankaŭ reĝisorajn taskojn. Inter 1866 kaj 1893 li ankaŭ instruis en Teatra Akademio. En 1893 li ricevis la titolon eterna membro de la Nacia Teatro. En 1903 li ricevis reĝan premion. Li ekhavis edzinon en 1873, kiu naskis 2 gefilojn.
Elektitaj roloj redakti
- William Shakespeare:
- La komedio de eraroj - Antipholus
- Somermeznokta sonĝo - Demetrius
- Multa bruo pri nenio - Benedek
- Henriko la 8-a - titolrolo
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - egipta sklavo
- Molière: La Mizantropo – Markizo
- diversaj roloj en ĉiuj teatraĵoj de Gergely Csiky
Lia prezentita teatraĵo redakti
- Az uj czég - tradukita kaj prezentita en 1876