Béla Szőke

hungara maŝinkonstrua inĝeniero

Béla Szőke [sOke], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szőke Béla estis hungara inĝeniero, inventisto.

Béla Szőke [1] naskiĝis la 21-an de oktobro 1894 en Jósvafő. Li mortis la 19-an de novembro 1980 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Béla Szőke frekventis mezlernejojn en Miskolc kaj Eger. Li batalis en la 1-a mondmilito, poste li akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József en 1922. Post siaj studoj li laboris en fabriko de Manfréd Weiss, poste en aliaj signifaj fabrikoj. En la 1940-aj jaroj li jam kreis diversajn maŝinojn, ilojn. En 1955 li pensiuliĝis, en 1972 li kandidatiĝis (CSc). En 1958 lia maŝino ricevis premion en Bruselo en la Internacia ekspozicio. Li havis pli ol 20 patentojn. Li ricevis 4 premiojn inter 1962-1975.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Esztergáláskor fellépő rezgések (1953)
  • A forgácsolószerszámok geometriája (1966)
  • Műszaki Nagyjaink 1-3. (1967) - redaktoro

Fontoj redakti